Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Raselo

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Bertrand Russell (1872-1970) estas unu el la plej elstaraj pensuloj, humanistoj, filozofoj de la 20-a jarcento. Li forte influis kulturon de sia lando (Britio) kaj de la Okcidenta civlizo entute. Li estas kunaŭtoro de la fama matematiklogika verko "Principia Mathematica" (alia kunaŭtoro estis A. N. Whitehead). Kiel filozofo li staris meze inter materiistoj kaj idealistoj. En socipolitika vivo li konsideris ke ne plej gravas kontraŭstaro inter (dum lia vivo akre unu al la alia kontraustarantaj) kapitalismo kaj socialismo, sed inter la industria civilizo kaj humaneco. Por konservativuloj Russell estis socialisto, eĉ anarkiisto, por radikalaj socialistoj li estis burĝa liberpensulo, socialisto-utopiisto, por klerikuloj li estis morala kaj religia heretikulo. Estas fakto ke rilate religiojn Russell estis ateisto kaj rigora raciisto, tamen rilate religiajn dogmojn, inkluzive demandon pri ekzisto de Dio, li estis agnostiko: ekziston de Dio oni, laŭ Russell, povas science nek konfirmi nek nei. Iujn formojn de persona religieco li traktis bonvoleme, sed teologion li malakceptadis kaj al religiaj institucioj li riproĉis malutilecon. Kvankam nekredanta je Dio, Russell estis profunde altruismema kaj li proprapersone vivis siajn altajn humanismajn idealojn. Li estis persone engaĝiĝinta kontraŭ militoj, kontraŭ aplikado de atomaj bomboj... Li sopiris tutmondan registaron, pro kiel eble pli sukcesa kontraŭstarado al naciismoj, pro elimino de malkonfido kaj malamo inter diversaj popoloj, pro protektado kaj fortigado de paco en la mondo... Escepte gravan por plibonigo de homaj aferoj li konsideris edukadon de homoj en spirito de toleremo kaj kreemo. Li kredis ke pacienca, persista edukado de homoj por toleremo kaj kreemo povus rezulti per nova homo, ne plu konfliktanta kun naturo, kun aliaj homoj kaj kun si mem (kio iam etis necesa), sed kunlaborema (ĉar tio en moderna civilizo estas pli fruktodona). Russell ne estis kontraŭulo de la moderna civilizo. Li konsideris avantaĝojn de la moderna organizo tiom grandaj kaj evidentaj ke estus absurde deziri revenon al antaŭaj sociaj kondiĉoj. Tamen, laŭ li, multaj homoj konsciantaj pri avantaĝoj de la moderna altorganizita civilizo, emas ignori multajn realajn danĝerojn, minacantaj de ĝi.
          

        EL PENSARO DE BERTRAND RUSSELL

  • Mi ne pensas ke mi povus pruvi ke Dio ne ekzistas. 

  • Dio kaj senmorteco ne havas apogon en la scienco.

  • Oni ne povas diri ke Dio kaj senmorteco estas esencaj por la religio – en budhismo ili ne ĉeestas.

  • Budho estis bonanima kaj klera: mortanta li ridis pro kredo de liaj disĉiploj ke li estos senmorta, sed budhisma monaĥaro estas reakcia, tirana kaj kruela ĝis la plej alta grado.

  • Religion mi konsideras malsano, naskiĝinta el la timo, kaj fonto de la senlima sufero de la homaro. 

  • Religio estas malutila ne nur intelekte, sed ankaŭ morale: ĝi instruas pri etikaj reguloj kiuj ne kondukas al la feliĉo.

  • Moralaj reguloj ne devus esti tiaj, por ke ili malebligadu (veran) feliĉon.

  • Aserto ke suferado en la mondo estas purigado de pekoj, kaj ke tial ĝi estas bona, estas nura raciigo de sadismo.

  • Mi ne povas ne pensi ke plejpotenca forto, aganta tra eterneco, ne povis krei ion pli bonan (ol ĝi kreis).

  • Instruo de Kristo, kiel ĝi estas prezentita en evangelioj, havas tre malmulte da komuna kun kristanismo. 

  • Kristo instruis, ke oni disdonadu sian havaĵon al malriĉuloj, ke oni ne militu, ke oni ne devas vizitadi templon kaj ke oni ne punadu pro la adulto. 

  • Per antaŭigo de la homa animo kristana etiko estiĝis pure individuisma.

  • Por la tuta mildeco kaj prudenteco de (moderna) kristanismo oni devas danki homojn, kiuj estis persekutataj de ortodoksaj (en senco: fanatikaj rim. de tradukinto) kristanoj. 

  • La homo estas parto de la naturo, kaj ne io al ĝi kontraŭstaranta. 

  • Kio suprenigas la homon super bestaro estas lia menskapablo kiu alportis strebojn ne pure materiajn. 

  • Ŝajnas ke (homa) menseco estas ligita kun lia materia strukturo. 

  • Tio, kion ni nomas penso, estas dependa de tio kiel estas organizitaj la ligoj en la cerbo.

  • Estas prudente supozi ke per ĉeso de la fizika 
    vivo ĉesas ankaŭ la mensa. 

  • Se ni ne timus de la morto, mi ne kredas ke iam aperus ideo pri la senmorteco

  • Supervivo de la fizika morto estas io alia ol la senmorteco: ĝi povus esti (nur) prokrasto de la fizika morto. 

  • Filozofio de la naturo estas unu afero kaj filozofio de la valoro – tute alia.

  • En filozofio de la naturo ni estas nur produktoj de naturaj leĝoj kaj, fine, iliaj viktimoj. 

  • Koncerne la valoron la naturo estas neŭtrala, nek bona nek malbona: ni estas tiuj kiuj valorigas. 

  • Por ke homo bone vivu li devas disponi per sufiĉaj enspezoj (estante protektita de mizero kaj zorgegoj), li devas disponi per bona sano kaj per laboro (kiu ne estas neinteresa), li devas akiri edukon kaj amikojn, li devas ĝui amon kaj havi infanojn (se li ilin volas havi).

  • La amo estas ne nur fonto de la ĝuo, ĝia foresto estas kaŭzo de la doloro.

  • Neniu amo sen scio, same kiel nek scio sen amo, povas fari la vivon bona.

  • Neinteligentaj homoj povas kaŭzi malbonon ankaŭ estante bonintencaj.

  • Estas pli bone fari nenion, ol fari damaĝon.

  • Feliĉeco de homo dependas parte de la ekstera mondo, sed parte ankaŭ de la homo mem. 

  • Sentema kaj kora sinrilato al aliaj homoj estas agrabla ne nur al tiuj aliaj homoj, ĝi feliĉigas ankaŭ la homon kiu sin tiel kondutas.

  • Ni ne rajtas atendi de aliaj homoj ke ili pensu pri ni pli favore, ol ni pensas pri ili.

  • Ĝustaj deziroj estas tiuj, kiuj harmonias kun kiel eble pli da aliaj deziroj.

  • “Ora mezo” estas ofte neigata, sed en kazo de tre multaj aferoj ĝi estas ĝusta. 

  • Konscienco estas tre nefidinda gvidilo.

  • Tuta nia vivo baziĝas sur difinita kvanto da primaraj instinktoj kaj impulsoj.

  • Ĉiu plezuro ne kaŭzanta damaĝon al aliaj homoj meritas respekton. 

  • Niaj motivoj en bonfaroj estas malofte tiom puraj kiel al ni ŝajnas.

  • Plimulto da agoj, eĉ de la plej noblaj homoj, enhavas en si ion egoisman, sed se ne estus tiel – la homaro ne povus ekzisti. 

  • El inter neelkalkuleblaj homaj deziroj la ĉefaj estas streboj al la potenceco kaj fameco. 

  • Pri kio oni vere pensas, parolante pri la ekzistobatalo, reale estas la batalo por sukceso.

  • Sendube ni devas deziri feliĉecon de homoj kiujn ni amas, sed ne kiel alternativon al nia propra feliĉeco.

  • Homoj en la moderna mondo ne estas feliĉaj, aŭ ili almenaŭ ne estas feliĉaj en la plimulto da kazoj. 

  • Saĝa homo pensas pri malbonaĵoj nur tiam kiam tio havas sencon, alikaze li pensas pri aliaj aferoj.

  • Multaj (homaj) malfeliĉoj povas esti malpligrandigitaj per kompreno de ilia sensignifeco.

  • Kia estas senco fari ĉiujn homojn riĉaj, dum ankaŭ riĉuloj estas malfeliĉaj? 

  • Mono povas pligrandigi homan feliĉecon, sed nur ĝis iu grado. 

  • Feliĉeco pligrandiĝas per amikado kun homoj havantaj similajn gustojn kaj pensojn. 

  • Stulta, plena de antaŭjuĝoj aŭ kruela medio meritas ke (inteligenta) homo de ĝi disiĝu.

  • Ŝajnas ke modernaj viroj kaj virinoj perdis kapablon ĝui pli altajn intelektajn ĝuojn.

  • Anoj de la inteligenta minoritato devas peni inter si konatiĝi kaj ĝui reciprokan amikadon inter si.

  • Reciproka amikemo inter du personoj, se ĝi estas ne nur je utilo da konkretaj du personoj, sed se ĝin karakterizas ankaŭ strebo al la ĝenerala bono, estas unu le la plej gravaj elementoj de la vera feliĉeco. 

  • Unu el kialoj de malfeliĉeco, laciĝo kaj nerva streĉeco estas malkapablo de (modernaj) homoj ekinteresiĝi pri io ajn, kio ne havas praktikan valoron por ilia vivo.

  • Danĝero por intelekta libero estas en nia tempo pli granda ol iam ajn antaŭ jaro 1660. 

  • Se la homaro volas plilongigi sian ekzistadon, ĝi devas fari drastajn ŝanĝojn en sia pensado, sentado kaj sinkonduto. 

  • De ekstrema naciismo profitas nek venkantaj nacio.

  • Afabla edukado estas pli bona, se ĝi estas same efektiva. 

  • Eĉ la plej enua laboro, se ĝi (nur) ne estas troa, al plimulto da homoj estas pli agrabla ol la nelaboro.

  • Por ke homo povu esti feliĉa li devas esti kapabla elteni en la vivo iun gradon de la enuo. 

  • Sen iugrada animala viveco kaj instinktiveco, la vivo estus (tro) kvieta kaj neinteresa.

  • Idealismaj teorioj neniam estas tiom fortaj por ke ili povu kaŭzi grandajn ŝanĝojn. 

  • Militoj estas produktoj de pasioj kaj ne de la prudento. 

  • Prudento kaj scienceco de la spirito estas al la (moderna) mondo bezonataj pli ol iam ajn antaŭe.

  • Homoj sukcesos atingi kapablon ŝanĝi sin mem, kaj tiun potencon ili neeviteble aplikos, sed kion ili faros de la homa speco – mi ne kuraĝas prognozi. 

  • Libereco devenas de unu el la plej elementaraj homaj instinktoj.

  • Civilizitan socion oni ne povas imagi sen altgrada limigado de spontanaj impulsoj. 

  • Homoj devas alkutimiĝi al toleremo kaj evitado de perforto, aŭ la civilizo malaperos en ĝenerala degradado kaj mizero.

  • Homoj trovantaj plezuron en konstruado atingas pli altgradan plezuron, ol ŝatantoj de detruado povas trovi en la detruado.

  • Ne la ŝtato, sed la vasta monda komunumo de ĉiuj estaĵoj estas tio, al kio ni devus strebi.

  • La mondo al kiu ni devas strebi estas mondo en kiu viglos krea spirito, en kiu vivo estos aventuro plena de ĝojo kaj espero, en kiu estos pli estingata ol senlime instigata strebo al posedado, en kiu kliniĝoj havos liberon de la ludo, en kiu amo estos libera de la instikto pri dominado, en kiu kruelo kaj envio (rilate aliulojn) malaperos dank’ al (persona) feliĉo kaj nelimiga evoluo de instinktoj kiuj kunhelpas vivon kaj plenigas ĝin per spiritaj plezuroj. 

  • Homo, precipe post forpaso de la juneco, devas rigardi sur sin ne kiel sur apartigitan unuopulon, kies tagoj estos baldaŭ elĉerpitaj, sed kiel sur la guton de la vivrivero, fluanta de la unua semo ĝis la malproksima kaj nekonata estonteco. 

FONTOJ: (I) B. Rasel NAUKA I RELIGIJA, “Svjetlost” , Sarajevo 1976, (II) B. Rasl OSVAJANJE SREĆE, “Minerva”, Subotica – Beograd 1982          

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/russell.htm 

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus