Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Aurelio

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Marko Aŭrelio (121-180) estis romana imperiestro kaj filozofo, fervora disĉiplo de virto. Siajn (stoikajn) etikajn principojn li penis ankaŭ realigadi en vivo. Kiel imperiestro li zorgis pri tio ke en imperio kiun li estris regu justeco (kompreneble, laŭ tiamaj kaj tieaj kriterioj). Historiaj fontoj atestas ke li en tio sukcesadis. Li havis bonajn rilatojn kun Senato, li reduktis ŝtatajn elspezojn ĝis minimumo, li eĉ disvendis propran havaĵon por helpi al la ŝtata kaso, kiam la lando okazis en malfacilaĵoj pro konstantaj defendobataloj ĉe la nordaj limoj kaj pro ekrego de pesto en la lando. Lastajn jarojn de vivo li pasigis en armeaj fortikaĵoj ĉe la norda landlimo, libertempe pripensadinte la vivon en harmonio kun Naturo, kaj Dio. Tiel ekestis lia fama taglibro.


          EL LA TAGLIBRO DE MARKO AŬRELIO

  • Naturo de Bono estas bela, kaj de Malbono - malbela. (laŭ 2.1)
  • Necesas ĉion fari, paroli kaj pensi, kvazaŭ oni jam devas forlasi la vivon. (2.11)
  • Via penso estu simpla, ne estu homo de grandaj vortoj kaj ne faru multajn aferojn samtempe. (3.5)
  • Nenion komencadu sen prudento. (4.2) 
  • La tuta homaro konsistigas (unu) komunan ŝtatan organismon. (laŭ 4.4) 
  • Same kiel la naskiĝo estas interligiĝado de elementoj, tiel la morto estas ilia disiĝado je tio, kio antaŭe estis. (4.5) 
  • Ne preterlasu rimarki kiel mallongdaŭraj estas homaj aferoj. (4.48) 
  • Nenio malaperos en nenion, ĉar ĝi nek estiĝis el nenio. (5.13) 
  • Vi ĉiam havas eblecon vivi feliĉe, se vi (nur) ekiros laŭ la vojo de la Bono, se vi (nur) ekvolos pensi kaj fari bonon. (5.34) 
  • La plej bona maniero defendi sin de tiuj kiuj al vi deziras malbonon estas - ne esti simila je ili. (6.6) 
  • Veran respekton meritas: vivo en la vero kaj justeco, afableco ankaŭ rilate mensoguloj kaj maljustuloj. (6.47) 
  • La pekon de aliulo lasu al li mem. (9.20) 
  • Ne temas pri tio, ke oni pridiskutadu kia devas esti bona homo, oni ja devas tia esti. (10.16)
  • Estas nenio malpli bela ol la lupa amikeco, evitadu ĝin pli ol ion ajn alian. (11.15) 

    FONTO: Marko Aurelije SAMOMU SEBI, "CID", Zagreb 1996

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/aurelije.htm

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus