Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Shopenhauero

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Arthur Schopenhauer (1788-1860) estis elstara germana filozofo-idealisto, konsiderata la pesimisto. Li akcentadis iluziecon de la homa feliĉo kaj neeviteblecon de la sufero, kaŭzita per la “viv-volo” kun ĝia eterna malkontenteco (enradikiĝinta en ĉiu estaĵo). La filozofo konsideris ĉi-mondon “ple malbona el la eblaj”. Laŭ li, se ĝi estus nur iomete pli malbona, ĝi jam ne plu povus ekzisti. Konsilon kaj forgeson li trovis en artoj, unuavice en muziko. Politike li estis tre konservativa. Li estis kontraŭulo de demokracio. Li antaŭdiris krepuskon de la okcidenta burĝa kulturo, li estis malĝoja kaj malgaja. Iuj lin konsideras malamanto de virinoj kaj cinikulo. El la vidpunkto humanisma oni povas al Schopenhauer fari multajn riproĉojn, sed certe ne pri malprofunda kono de (plimulto da) homoj, pri malsaĝeco kaj pri persona moraleco. Lia filozofio multaspekte proksimas al la budhisma koncepto pri la mondo kaj vivo.


          EL PENSARO DE ARTHUR SCHOPENHAUER

  • Ne strebas saĝa homo al plezuroj, sed li penas eviti dolorojn. 
  • Vivo ne estas al ni donita por ke ni ĝin ĝuu, sed por ke ni ĝin eltenu. 
  • Opinio ke ĝuo feliĉigas estas stulteco kiun pasiaj deziroj kultivas je la propra puno.
  • La plej granda stulteco estas fari ĉi-scenejon de la mizero en lokon por ĝuo.
  • Stultulo kuras por kaptadi ĝuojn kaj poste rimarkas ke li eraris, la saĝa homo, laŭeble, evitas malbonaĵojn.
  • Preskaŭ tuta pompo kaj lukso de ĉi-mondo estas nura teatra dekoracio. 
  • Plej facile ruiniĝas feliĉo kuŝanta sur vasta fundamento.
  • Nia vivo, eĉ se ĝi estas longdaŭra, tro mallondaŭras por realigi grandajn planojn.
  • En ĉi-mondo oni povas akiri instruon, sed ne ankaŭ feliĉon.
  • Pasinteco preskaŭ ĉiam estis alia, ol ĝi al ni ŝajnas, estonteco preskaŭ ĉiam estas alia ol ni ĝin imagas – nur nuneco estas reala.
  • Malprudente estas pro perditaj esperoj en pasinteco, aŭ pro zorgoj pri estonteco, malbonigi al si bonan momenton en nuneco. 
  • Ju malpli ni vidas, ju malpli vastan homan rondon ni partoprenas, ju malpli amplekse ni agas, des pli feliĉaj ni estas, kondiĉe ke ni sukcesas eviti enuon. 
  • Kiu ne pripensadas sian vivsperton, lasante sian vivon flui per si mem, tiu vivas ĥaose.
  • Simuleco estas neevitebla eco de ĉiu homgrupo, kaj ni ĝin ju malpli facile akceptas, des pli nia individueco estas altranga.
  • Ju pli alte iu staras en ranglisto de la naturo, des pli neeviteble li estas izolita. 
  • Homoj, kiujn la naturo starigis alte (en senco morala kaj intelekta) en la homa socio ne prosperas.
  • En ĉiu homa grupo dominas tio, kio estas vulgara. 
  • Kiom ajn homoj estus inter si ligitaj per amikaj, amaj kaj geedzaj interrilatoj, finfine ĉiu homo estas la plej sincera amiko nur rilate sin mem. 
  • Homojn en la socion puŝas interna malpleno kaj enuo. 
  • Saĝa homo, kiam tio necesas, malplialtigas siajn bezonojn, por konservi aŭ plivastigi sian liberon.Unu sola animriĉa homo estas sufiĉa kunulo por homo saĝa, sed se (la saĝa homo) estas ĉirkaŭigita per mezkvalitaj homoj – estas pli bone ke li estu en kompanio de pli da mezuloj.
  • El inter primitivuloj, kiuj ĉion plenigas kaj kovras en neelkalkulebla kvanto, post iom da tempo kelkaj enŝirĝas en kompanion de pli noblaj homoj, ariĝintaj ĉirkaŭ iu alta celo; la enŝirĝintoj baldaŭ la (noblan) aferon aŭ difektas aŭ tiomgrade deformas, ke ĝi plu tute ne similas tion, kio ĝi dekomence devis esti. 
  • Amikemo nin neeviteble kondukas en interrilatojn kun homoj, el kiuj la plimulto estas morale malbona kaj intelekte malakra.
  • La tero estas plena da homoj kiuj ne meritas ke (pli bona) homo kun ili parolu. 
  • Ĉar primitivuloj ne povas leviĝi sur nivelon de pli noblaj homoj, al ili restas nenio alia ol la pli noblajn homojn provi malsuprenigi sur sian nivelon. 
  • Izoliteco estas sorto de ĉiuj spirite pli altnivelaj homoj. 
  • Oni devas pli ofte rigardi homojn kiuj prosperas malpli sukcese ol ni, ol tiujn, kiuj – ŝajne – prosperas pli sukcese.
  • Ĉiu tago estas unu eta vivo, ĉiu vekiĝo kaj leviĝo estas unu eta naskiĝo, ĉiu freŝa mateno estas unu eta juneco kaj ĉiu enlitiĝo kaj dormo estas unu eta morto.
  • Plej ofte nur post perdo de iu afero ni ekkomprenas ĝian valoron. 
  • Vanaj estas penoj ŝanĝi la homan individuecon.
  • Ju pli iu homo estas nobla, des malpli facile li trovas amikojn, kaj li tre ĝojas kiam li renkontiĝas kun almenaŭ etete ali si simila homo.
  • Ankaŭ en kazo de altgrada konsento inter homoj, oftas portempaj malharmonioj pro diverseco de la momenta humoro. 
  • Prudente estas aperadi ĉe siaj konatuloj kaj amikoj nur en pli grandaj intervaloj – la tempo idealigas memorojn. 
  • Ĉiu vidas alian homon laŭ mezuro de propraj animaj ecoj: vulgarulo en pli noblaj homoj vidas nenion, kio ne ĉeestas en lia individueco, tial por homoj de pli altaj ecoj estas rekomendinde evitadi homojn pli vulgaraj ol ili.
  • Plimulto da homoj estas tiom subjektivaj ke ili ĉion vidas nur en rilato kun si mem, kiom ajn tiu rilato estus malproksima; ili kapablas nenion kompreni objektive, precipe kiam temas pri iliaj interesoj aŭ ilia honoramo, kaj oni povas ilin kliniĝi rilate sin nur per flatoj. 
  • Homoj, same kiel infanoj, estiĝas malafablaj se ni rilate ilin montras tro da komprenemo kaj bonvolemo. 
  • Se homoj eksentas ke ni ilin bezonas, ili estiĝas impertinentaj kaj arogantaj. 
  • Superecon en amikado oni atingas per montrado al aliaj homoj ke oni ilin ne bezonas.
  • Ĉe pli noblaj homaj naturoj, diference de primitivuloj, almenaŭ dum ilia juneco, kiam ili pro manko de la vivsperto elirpunktas de si mem, oni povas rimarki egan mankon de kono de homoj kaj la vivo, kaj ili estas de plimulta primitivularo facile trompataj kaj manipulataj. 
  • Konatiĝante unuafoje kun iu homo, oni devas esti tre atentema por ne akiri pri li tro favoran opinion, ĉar plej ofte oni disreviĝos, je propra damaĝo kaj honto.
  • Se iu homo kondutas senatenteme en etaj aferoj, zorgante pri nur propra profito kaj komforto, sendepende de (ebla) malutilo por aliuloj, tiu homo certe ankaŭ en aferoj grandaj, kiel ajn sukcese li tion kaŝus, kondutos malhoneste kaj estas rekomendinde lin evitadi. 
  • Pardoni kaj forgesi – tio signifas forĵeti grandvaloran sperton kiun oni (pri iu) akiris. 
  • Se en (plimulto da) homoj bono estus pli forta ol malbono, oni povus kalkuli kun homa dankemo, justemo kaj amemo, sed ĉar reale estas kontraŭe, pli bone estas kalkuli je homa timemo. 
  • Homoj ŝanĝas sian humoron kaj sinkonduton same rapide, kiel rapide ŝanĝas ilia intereso. 
  • Sovaĝuloj unu la alian mortigas, kaj homoj civilizitaj – trompas. 
  • Karaktero de nek unu homo estas tia, ke li povus esti lasita al si mem, por ke li faru kion li ekvolus. 
  • Kiu fanfaronas pri iu sia eco, tiu fakte konfesas ke li tiun econ ne posedas.
  • Homoj regule ne konscias pri plej diversaj proprapersonaj mankoj, sed ili perfekte rimarkas mankojn ĉe aliaj homoj. 
  • Pro ennaskita egoismemo de la homa naturo ideala amikeco apenaŭ eblas, sed de loko al loko oni povas trovi interhomajn rilatojn, havantaj iomete de tio.
  • Amikoj diras ke ili estas sinceraj, sed malamikoj estas vere tiaj. 
  • Dum aparteno al pli alta socia tavolo kaj pli granda riĉeco povas kalkuli kun respekto inter homoj, evidenta mensa supereco tion neniukaze povas, kaj en plej favora kazo ĝi estos ignorata. 
  • Ĉar por sukceso en la mondo la plej grava rimedo estas konatuloj kaj amikoj, oni ne devus praktiki superecon rilate homojn de malpli altaj kvalitoj – tiameniere oni ja akiras malamikojn.
  • Facile estas homojn ofendi, sed estas malfacile, se ne eĉ tute neeble, ilin plibonigadi; oni tial evitadu neoportunajn rimarkojn (rilate aliajn homojn) en interparoloj kun ili. 
  • Pli bone estas sian prudentecon montri per prisiletnado de io, ol pri parolado pri io, precipe se temas pri personaj aferoj. 
  • Esprimadi sian koleron aŭ koleregon per vortoj ne estas prudente, oni tion faru per agoj, kio estos ju pli facile, des pli estas evitita la unuo. 
  • Ni ofte estas pli malsaĝaj, ol ni tion supozas.
  • Por ke oni vivu saĝe oni ĉiam konsciu pri la (neevitebla) fluo de la tempo kaj pri ŝanĝemo de (terglobaj) aferoj.
  • En la homa vivo hazardo ludas tiom gravan rolon ke estas neprudente fari planojn por tro malproksima estonteco. 
  • Saĝa homo pro nenio nek tro ĝojas, nek tro malĝojas. 
  • La homa sorto entute estas mizera, kaj malbonaĵoj en la homa vivo multegas; por ke homo pri tio konvikiĝu sufiĉas rigardi ĉien ĉirkaŭ si, sed tio tute ne signifas ke oni ne devus evitadi malbonaĵojn kiujn eblas eviti.
  • Finfine, ĉio kio okazas okazas laŭ iu neceseco; koncio pri tio helpas al ni trankvile travivadi malbonaĵojn. 
  • Kvankam pro malbonagoj oni suferas en la mondo alia, pro stulteco oni suferas jam en ĉi-mondo. 

    FONTO: Artur Šopenhauer PARENEZE I MAKSIME, “Grafos” Beograd 1987

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/schopenhauer.htm  

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus