Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Judaisma kaj frukristana penso

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

EL LA INSTRUO DE MOSEO

MOSEO (la 13-a jarcento antaŭ Kristo) estis fondinto de la juda religio (judismo). Legendoj pri lia vivo, kaj lia instruo, estas priskribitaj en LA KVIN LIBROJ DE MOSEO (Pentateŭko, Torao), kunmetitaj jarcentojn post lia morto. Iuj esploristoj laŭ legendo pri naskiĝo de Moseo supozas ke li estis egiptdevena, sed mamnutrinta de juda sklavino, kio por ŝiaj samgentanoj sufiĉis por ke ili akceptu lin kiel anon de ilia gento. Egiptujo tiatempe estis altegcivilizta, en ĝi florkreskis kulturo kaj civilizo.

  • Amu la Eternulon, vian Dion. (V;6.5)
  • Ne faru al vi idolon, nek bildon de io; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin. (II;20.4-5)
  • Ne kunigu vian manon kun malvirtulo. (II;23.1)
  • Ne sekvu la amason por malbonaĵoj. (II;23.2)
  • Ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero. (II;23.2)
  • Amu vian proksimulon kiel vin mem. (III;19.18)
  • Ne mortigu. (II;20.13)
  • Ne ŝtelu. (II;20.15)
  • Ne trompu unu (la) alian. (III;19.11)
  • Ne mensogu. (III;19.11)
  • Ne disportu kalumniojn. (III;19.16)
  • Ne faru venĝon. (III;19.18)
  • Ne malmoligu vian koron antaŭ la malriĉulo. (V;15.7)
  • Ne premu vian proksimulon. (III:19.13)
  • Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo el viaj fratoj aŭ el fremduloj, kiuj loĝas en via lando. (V;24.15)
  • Respektu vian patron kaj vian patrinon. (II;20.12)
  • Se estas disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu. (V;25.1)
  • Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj. (V;24.16)
  • Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo. (V;19.15)
  • Ne faru maljustaĵon en la juĝado. (III;19.15)

* Moseaj preceptoj havis celon reguligi rilatojn inter judaj samgentanoj ("proksimuloj"), kiujn Moseo vokas esti (de Dio) elektita popolo. (rim. de la kunmetanto)

Fonto: BIBLIO, tradukita de L. L. Zamenhof


EL TALMUDA TREZOREJO

TALMUDO estas vastega kolekto (ĉirkaŭ 30 volumoj oktavaj) da judaj religietikaj normoj, leĝoj, legendoj… ampleksanta la instruojn de la malnovaj rabenoj, kompilitajn ĉirkaŭ 200 a.K. (= Miŝna), kaj la komentariojn de la pli novaj, kompilitajn en Jerusalemo ĉirakaŭ 400 p.K. kaj en Babilono ĉirkaŭ 500 (= Gemara).

  • Joŝe: Via domo estu kunvenejo por saĝuloj. (Patroj 1,4)
  • Joŝua: Destinu por vi instruiston kaj akiru por vi kamaradon. (Patroj 1,6)
  • Joŝua: Juĝu ĉiun homon de bona flanko. (Patroj 1,6)
  • Hilel: Estu disĉiplo de Aaron, kiu amas pacon kaj serĉas pacon, amas la homaron kaj alproksimiĝas ĝin al Instruo. (Patroj 1,12)
  • Hilel: Se mi ne zorgos por mi, do kiu zorgos! Kaj se mi zorgas nur por mi, do kio mi estas! (Patroj 1,14)
  • Ŝamaj: Promesu malmulton kaj faru multon. (Patroj 1,15)
  • Jehuda: Kia vojo estas ĝusta por ke la homo elektu ĝin por si? Ĉia, kia estas konvena koncerne sin mem kaj decas rilate aliajn. (Patroj 2,1)
  • Hilel: Kiu plimultigas posedaĵon, tiu plimultigas zorgojn. (Patroj 2,7)
  • Hilel: Kiu plimultigas studadon, tiu plimultigas saĝecon. (Patroj 2,7)
  • Hilel: Kiu plimultigas konsilojn, tiu plimultigas prudenton. (Patroj 2,7)
  • Hilel: Kiu plimultigas justecon, tiu plimultigas pacon. (Patroj 2,7)
  • Eliezer: La honoro de via proksimulo estu ĉe vi tiel ŝatinda kiel (la) via. (Patroj 2,10)
  • Akabja: Konsideru tri aferojn kaj vi ne enfalos en pekon: sciu de kie vi devenis, kien vi iras kaj antaŭ kiu vi devos raporti pravigon kaj kalkulon. (Patroj 3,1)
  • Hanina: Tiu kiu estas amata de homoj, estas amata ankaŭ de Dio. (Patroj 3,10)
  • filo de Azaj: Neniun homon malestimu kaj pri neniu afero malatentiĝu, ĉar ne estas homo, kiu ne havas sian horon, kaj ne estas afero, kiu ne havas sian lokon. (Patroj 4,3)
  • Jakob: Tiu ĉi mondo similas vestiblon antaŭ la estonta mondo, vi prepariĝu en vestiblo por ke vi eniru palacon. (Patroj 4;16)

Fonto: traktato PATROJ, traduko de J. Rabinovic (Tajc), Jerusalemo 1930


EL LA INSTRUO DE JESUO

JESUO (5 a.K.? - 30 p.K.?) estis juda profeto, kiu predikis baldaŭan alvenon de la Regno de Dio, kaj estis ekzekutita de la Romana prokuratoro per krucumado. Liaj disĉiploj kredis lin la Mesio (savanto). Super lia instruo (priskribita - post lia morto - en t.n. evangelioj, kunmetitaj de liaj disĉiploj Mateo, Marko, Luko kaj Johano), kaj super kredo ke Jesuo estas la dua persono de la sankta Triunuo (kuniĝo de tri personoj - Patro, Filo kaj Spirito - en unu Dion), estas fondiĝinta la kristanismo kiel religio. Laŭ kristanismo, Jesuo enkarniĝis por la elaĉeto de la peka homaro, li devis esti krucumita en Jerusalemo kaj la trian tagon post sia morto li reviviĝis. Reviviĝo kaj starigo antaŭ la Dia juĝo, eterna premio aŭ puno, atendas ĉiun homon.

  • Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. (Mateo 5.9)
  • Se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo. (Mateo 5.20)
  • Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn. (Mateo 5.43-44)
  • Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas (Mateo 6.19-20)
  • Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato. (Mateo 7.5)
  • Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili. (Mateo 7.12)
  • Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. (Mateo 7.15)
  • Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? (Mateo 16.26)
  • Vi scias, ke la regantoj de la popoloj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas autoritaton super ili. Ne tiel estu inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto. (Mateo 20.25-26)
  • Kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro. (Luko 12.34)
  • La regno de Dio estas inter vi. (Luko 17.21)

Fonto: La Sankta Biblio, Londono-Edinburgo, La Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo


EL KANTO PRI LA AMO DE PAŬLO EL TARZO

PAŬLO EL TARZO  (5/8 - ĉ. 67) estas helena judo, transformiĝinta judan prakristanan komunumon en kristanismon kiel la tutmondan religion (religion por ĉiuj popoloj). Kristanoj lin kalkulas inter apostoloj (disĉiploj de Jesuo).

Se mi parolus ĉiujn lingvojn de homoj
kaj de anĝeloj, 
sed se mi ne havus amon, 
mi fariĝus sonanta kupro 
aŭ tintanta cimbalo. 
Kaj se mi posedus la profetpovon, 
kaj komprenus ĉiujn misterojn 
kaj ĉian scion; 
sed se mi ne havus amon - mi estus nenio. 
Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, 
sed se mi ne havus amon, 
per tio mi neniom profitus. 
Amo longe suferas, 
kaj bonfaras; 
amo ne envias; 
amo ne fanfaronas, 
ne ŝveligas sin, 
ne kondutas maldece, 
ne celas por si mem, 
ne koleriĝas, 
ne pripensas malbonon, 
ne ĝojas pri maljusteco, 
sed kunĝojas kun vereco. 
Amo neniam pereas.

Fonto: LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo (1 Kor 13,1-8)

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/judeokrscanstvo.htm 

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus