Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Diogeno

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Diogeno el Sinopo (404-323 a.K.) vivis tre modeste. Li iris nudpieda tra neĝo. Li dormis en palto, ĉiam kun si portis tornistron kun manĝaĵo, kaj ĉie faris ĉion: kaj manĝis, kaj dormis, kaj diskutis. Poste li en la Atena ŝtatarkivejo akiris barelon, kaj vivis en ĝi. Li malestimis gloron, kaj ĉiam strebis al vero. Li estis ŝatata inter Atenanoj. Respondante je demandoj de urbanoj li escepte precize trafadis la esencon. Li ne preterlasadis okazon por korpe kiel eble pli fortikiĝi. Li parolis ke sen ekzercado oni nenion en la vivo povas atingi, kaj ke ekzercado povas venki ĉiun barilon. Kiam foje neniu volis kun li ekkomenci seriozan interparolon, li komencis krieti kiel birdo, post kio ariĝis amaso da homoj, sed li riproĉis ilin, ĉar la petolaĵo ilin allogis, dum por seriozaj aferoj ili havas nek tempon nek volon. Li parolis pri tio ke homoj unuj kun la aliaj konkursas por unu la alian faligi kaj piedfrakasi, dum por virto neniu batalas. Avidon li konsideris "metropolo de la malbono". Lin miris sklavoj (trankvile) observantaj kiel iliaj majstroj bankedas, kaj nenion de la bankedo de ili ŝtelantaj. Konkurojn de Dionizo li konsideris miraklo por stultuloj, kaj demagogojn li nomis servuloj de la homamaso. Al sorto li kontraŭstaris per kuraĝo, al leĝoj - per naturo, kaj al pasioj - per racio. Tamen, li asertadis ke ne eblas reagado per lando sen leĝoj. Dum tago li bruligis kandelon kaj diradis ke li estas serĉata - la homon. Li ankaŭ parolis ke sklavoj servas mastrojn kiel fihomo servas siajn pasiojn. Por edukado li parolis ke ĝi helpas al junaj homoj atingi moderecon, ke por maljunaj homoj ĝi estas konsilo, por malriĉaj - riĉeco, kaj por riĉaj - ornamo. Pri heterinoj* li parolis ke ili estas reĝinoj de reĝoj, ĉar ili povas postuli kion ajn ili ekvolas. Li komparis ilin kun mortiga trinkaĵo, farita kun mielo. Li klarigadis ke li vivas kiel Heraklo, ŝatanta nenion pli ol libero. Onidire li mortis en naŭdekjara aĝo.


        EL VIVO DE DIOGENO

  • Kiam iu al Diogeno diris: "Vin ja forpelis Sinopianoj", li respondis: "Kaj mi akuzis ilin je restado." 
  • Kiam al li, sunumanta, aliris (imperiestro) Aleksandro kaj proponis al li: "Diru kion vi deziras!" Diogeno al li respondis: "Ne faru al mi ŝirmon antaŭ la suno!"
  • Foje li laŭte ekkriis: "Hej, homoj!" Post kiam la homoj ariĝis, li komencis ilin bati per bastono: "Ja mi vokis homojn, kaj ne fiularon". 
  • Foje Diogeno almozetis de unu statuo, kaj kiam oni demandis lin kial li tion faras, li respondis: "Mi ekzerciĝas en nericevo de almozo." 
  • Al iu, kiu asertis ke la vivo estas malbonaĵo, Diogeno respondis: "Ne la vivo estas malbonaĵo, sed malbonaĵo estas - malbona vivo".
  • Je konsilo ke li serĉu la sklavon, forkurantan de li, Diogeno respondis: "Ridinde, se Maneso povas vivi sen Diogeno, kial Diogeno ne povus vivi sen Maneso?" 
  • Kiam li foje vidis prizorgantojn de temploj, kiel forkondukas iun servulon, ŝtelintan unu ujon el la templo, li diris: "Grandaj ŝtelistoj forkondukas la malgrandan." 
  • Kiam oni lin demandis, kial homoj almozdonas al almozpetuloj, sed ne ankaŭ al filozofoj, li respodnis: "Tial, ĉar ili povas imagi sin lamuloj kaj blinduloj, sed ne ankaŭ ke ili povus ekesti filozofoj." 
  • Kiam iu riproĉis Diogenon pro tio ke li (iam) falsis monerojn, li diris: "Mi iam estis kia vi estas nun, sed kia mi estas nun, vi neniam estos."
  • Je demando kian utilon li havas de fiozofio, li respondis: "Se neniun alian, almenaŭ tiun, ke mi estas preta je ĉiu bato de la sorto."
  • Kiam oni demandis lin, de kie li devenas, li respondis: "Mi estas kosmopolito." 

    *heterinoj, hetajroj = (en antikva Grekujo) edukitaj needziniĝintaj virinoj, pasigintaj liberan, sendependan vivon; iuj heterinoj havis gravan rolon en la socia vivo: en iliaj domoj ariĝadis elstaraj politikistoj, poetoj, skulptistoj... Per la sama vorto oni nomis ankaŭ prostituitinoj.

    FONTO: Diogen Laertije ŽIVOTI I MIŠLJENJA ISTAKNUTIH FILOZOFA, "BIGZ", Beograd 1985

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/diogen.htm 

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus