Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Aristotelo

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Aristotelo (384-322 a.K.) estis antikva greka filozofo, estinta dum jarcentoj mensa vojmontrilo por la Okcidenta civilizo. Li estis unu el la plej universalaj pensuloj. Li posedis brilan intelekton kaj abundajn sciojn. Aristotelo fondis t.n. "peripatetikan skolon", kie oni promenadinte disputis pri elektitaj temoj. Li havis multajn disĉiplojn. Li estas aŭtoro de pli ol 400 verkoj, multegaj traktatoj kaj eldiraĵoj. La celo de la vivo, laŭ Aristotelo, estas praktikado de la virto. Sed nura virto ne sufiĉas por la feliĉo, dezirindaj estas ankaŭ korpaj (ekz. sano, forteco, beleco...) kaj materiaj bonaĵoj (ekz. riĉeco, nobla deveno...). Aliflanke, malvirto, laŭ Aristotelo, malfeliĉigas la homon eĉ se li disponas per korpaj kaj materiaj bonaĵoj. Koncerne pasiojn, li konsideris ke nek la saĝa homo povas esti tutlibera de pasioj, sed, diference de la malsaĝa, li ilin prudente (modere) praktikas, ne estante ilia sklavo. Aristotelo estis pledanto por nedisigebleco de etiko kaj politiko.


          ELEKTITAJ PENSOJ DE ARISTOTELO

  • Por plena kontento per la vivo, homo bezonas kaj la eksterajn kaj la internajn bonaĵojn. (1360b)
  • Partoj de la feliĉo estas nobla deveno, multaj kaj bonaj amikoj, riĉeco, bonaj kaj multaj posteuloj, sano, beleco, forteco, belastatureco, bona reputacio, honoro, kuraĝo, justeco, sobreco... (1360b)
  • Saĝa homo evitas same troecon, kiel ankaŭ nesufiĉecon, kaj inklinas al la mezo. (1106b)
  • Pri tio kioma kaj kia trapaŝo de la mezeco estas kondamninda decidas la unuopa kazo kaj la individua kompreno. (1126b)
  • Estas sentoj kaj faroj kiuj estas malbonaj per si mem, kaj rilate kiujn oni ne povas paroli pri la ĝusta mezuro; tiaj estas ekzemple malico, senhonto, envio, kaj el inter agoj - adulto, ŝtelo, hommortigo. (1107a)
  • Kuraĝeco estas mezo inter la timemo kaj frenezbraveco, kaj mezo inter prodigemo kaj avareco estas - grandanimeco. (1107b)
  • Estas aferoj je kiuj neniu rajtas permesi al si esti devigita, nek kondiĉe de la morto en la plej teruraj suferoj. (1110a)
  • Se de ni dependas ĉu ni faros ion bonan, de ni dependas ankaŭ ĉu ni faros ion malbonan. (1113b)
  • Plej ŝati ĝuojn kiuj estas komunaj kaj al homoj kaj al bestoj - estas beste. (1118b)
  • Ĉiuj homoj trovas plezuron en manĝado, trinkado kaj seksumado, sed ne ĉiuj en la ĝusta mezuro. (1154a)
  • La homon ne faras pli riĉa nur plialtigo de la disponebla riĉeco, sed ankaŭ malplialtigo de elspezoj. (1359b)
  • Pozitiveco de la karaktero respegulas sin pli en farado de la bono, ol en nefarado de la malbono. (1120a)
  • Pri la grado de la grandanimeco decidas amplekso de la havaĵo de la donacanto (kaj ne la absoluta valoro de tio kio estas donacata). (1120b)
  • Senkolere toleri insultojn kaj trankvile observi ofendadon de proksimuloj estas signo de la sklava naturo. (1126a)
  • Justa estas tio, kio alportas kaj konservas feliĉon ĝenerale kaj en la ŝtatkomunumo. (1129b)
  • Kvereloj kaj konfliktoj aperas aŭ kiam la egalaj ne ricevas egale, aŭ kiam la neegalaj ricevas kaj ĝuas egale. (1131a)
  • Homoj inklinas al uzado de la regpotenco por la propra utilo, tial oni donas regpotencon ne al homo sed al la leĝo. (1134b)
  • Plimulto da homoj sin detenas de malbonfaroj ne pro honto, sed pro (timo de) la puno. (1179b)
  • Ne estas pliboniĝado sen pentado. (1150a)
  • Saĝa estas tiu homo, kio ĝuste juĝas pri ĉio kio kondukas al la ĝusta vivmaniero. (1140a)
  • Ne eblas realigi personajn interesojn sendepende de interesoj familiaj kaj de la pli vasta komunumo. (1142a)
  • Malbona homo povas fari dekmilfoje pli da malbono ol la besto. (1150a)
  • Raraj estas homoj okupantaj altajn sociajn potenojn, kaj samtempe posedantaj altajn moralajn valorojn. (1158a)

    FONTOJ: Aristotel NIKOMAHOVA ETIKA, "BIGZ" Beograd 1980; Aristotel RETORIKA "Nezavisna izdanja 40" Beograd 1987

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/aristotel.htm 

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus