Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Helvetio

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Claude Adrien Helvétius (1715-1771) estas unu el la plej elstaraj francaj pensuloj el la epoko de klerismo. Post altnivela edukado ĉe jezuitoj, li ricevis altan impostpostenon en la francia ŝtataparato. Siajn taskojn li konscie plenumadis, sed, konkludinte ke la feŭdala sistemo estas maljusta kaj malprudenta, li demisiis de la posteno kaj retiriĝis al sia bieno. Tie li dediĉis sin al filozofia pripensado de la homa naturo, politiko kaj edukado. En Parizo, kie li restadis vintre, li, kune kun sia altedukita edzino, tenis unu el la plej konataj filozofiaj salonoj de sia tempo, kie ariĝadis elstaraj progresemaj intelektuloj. Rezulto de tiu intensa mensa aktiveco estis verko "Pri la spirito" ("De l'Esprit"), finita en jaro 1758. La verko estis akrege atakita de eklezianoj kaj prezentantoj de la ŝtataparato. En jaro 1760 la verko estis publike bruligita antaŭ pordejo de la ŝtatparlamento, kaj de Helvecio estis postulite de sia verko rezigni. Helvecio ne volis rezigni de la verko, li forlasis la landon kaj reston de sia vivo pasigis vagante en eksterlando, multloke korege akceptata, precipe ĉe la klera kaj progresema prusa reĝo Fridriko la II-a.

De sur altidealisma vidpunkto konkludoj de Helvecio pri la homa naturo kaj moralo povus ŝajni tro "surteraj", "vulgaraj", "materiismaj" sed, pro ilia realismo, ili meritas plej seriozan konsideron en ĉiu serioza religietika pensado. Helvecio proponis bazigi moralecon ne sur aprioraj altegaj eternaj idealoj, sed sur - reala homa naturo kia ĝi estas. Krome, li avertadis ke moralaj normoj grandparte dependas de konkretaj cirkonstancoj en konkretaj socioj kaj epokoj.


          ELEKTITAJ PENSOJ DE C. A. HELVETIUS

  • Ni konsideras homon virta aŭ malvirta laŭ tio ĉu li pli celas bonon, aŭ li pli celas malbonon. (III,16) 
  • Nek la pura virteco nek la pura malvirteco estas en la mondo: en koro de ĉiu homo ili interplektiĝas. (III,16) 
  • Neniu estas perfekta, nek en malvirteco nek en virteco. (II,2) 
  • Kiu garantias pri sia virteco en ĉiuj cirkonstancoj, estas aŭ trompanto aŭ stultulo, kiun oni devas evitadi. (II,2) 
  • Ne povas homo ŝati bonon pro la bono, nek malbonon pro la malbono, sed pro utilo de ili. (II,5) 
  • Agrablo kaj malagrablo estas solaj moviloj por moraleco, kaj sinamo estas sola fundamento, sur kiu oni vere povus bazigi moralecon. (II,24)
  • Tro facilanime kredi je mirakloj signifas kredi malpli je Dio kaj pli al trompantoj. (II,3) 
  • Religiaj principoj en pasinteco estis eĉ tro ofte misuzataj. (II,24) 
  • En moralo same kiel en religio estas multe da hipokriteco. (II,15) 
  • Punoj kaj premioj en eterneco lasas tro malfortan impreson, por ke ni al ili oferu malbonajn sed momentajn plezurojn. (II,24) 
  • Espero ke malbonfaro ne estos punita neeviteble plioftigas krimojn en la popolo. (II,5) 
  • Timo sufokas malvirtecon ĉe la homo, sed ne faras la homon virta. (III,16) 
  • La solaj fortoj kiuj movigas la mondon estas sento de doloro kaj ĝuo. (III,15) 
  • Ĉiu volus esti pli feliĉa, ol tio reale eblas. (III,17) 
  • Plimulto da homoj gvidas sin laŭ forto de leĝoj, kaj ne laŭ moralaj predikoj. (II,15) 
  • Homo estas justa se ĉiuj liaj faroj celas komunan bonon. (II,6) 
  • La plej multnombra estas speco da homoj pensantaj nur pri la propra utilo, kaj neniam ĵetanta rigardon je utilo komuna. (II,2) 
  • Se homoj povus atingi personan feliĉon nur zorgante pri la komuna bono, nur stultuloj estus malbonuloj. (II,22) 
  • De malvirteco nin iam protektas - manko de (difinitaj) kapabloj. (III,16) 
  • La samaj virtoj havas en diversaj epokoj diversajn valorojn, depende de ilia utileco en la konkreta epoko. (III,14) 
  • Ĉiu homo ferminta sin en unu socion neeviteble akceptas ĝiajn antaŭjuĝojn, precipe se ili agrablas al lia fiero. (II,9) 
  • Forteco de amikeco estas proporcia al reciproka bezono inter homoj. (III,14) 
  • Paco en lando ne ĉiam atestas pri feliĉo de ĝia loĝantaro. (III,22) 
  • Homoj spirite limigitaj kalumnias homojn kies spiriton karakterizas forteco kaj vasteco. (II,3) 
  • Se stultuloj povus, ili volonte forpelus el inter si homojn kun la (riĉa) spirito. (II,3) 
  • Stultulo povas havi kiel amikon nur stultulon. (II,3) 
  • Bona edukado plivastigas klerecon kaj virtecon, kaj per tio ankaŭ feliĉecon en socio. (III,30) 
  • Racio estas sendependa de gustoj kaj kutimoj en unuopaj landoj. (II,9) 
  • Homo, kiun karakterizas nobleco kaj klereco, gvidas sin laŭ publika bono. (II,6) 
  • Nur saĝa homo povas esti grandanima. (III,15) 
  • Ĉiu homo, se li ne naskiĝis malica kaj se pasioj ne nebuligas klarecon de lia menso, ju pli estas klera, des pli estas modera. (II,10) 
  • Plimulto da homoj komprenas nur ideojn parencajn al iliaj propraj ideoj. (II,4) 
  • Malmultaj homoj kapablas per siaj pensoj suprenigi vastakceptatajn pensojn, sed ankoraŭ malpli da homoj kuraĝigas realigi kaj elparoli tiajn pensojn. (III,7) 
  • La veron oni povas atingi nur en kontraŭstarado de opinioj. (II,9) 
  • Unu izolita fakto donas neniun pruvon kontraŭ principo, baziĝanta sur multaj spertoj. (III,13) 
  • Ne eblas ŝanĝi sekvojn, ne tuŝante kaŭzojn. (II,15) 
  • Tiranoj, almenaŭ dum sia vivo, estis ĉiam pli respektataj ol bonaj reĝoj. (III,11) 
  • Malĉasteco estas neevitebla sekvo de bonstato. (II,15) 
  • Epoko de la plej alta bonstato en iu popolo, estas ankaŭ epoko la plej proksima al ĝia falo. (I,3) 

    FONTO: Claude-Adrien Helvétius O DUHU, "Naprijed", Zagreb 1978

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/helvetius.htm 

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus