VORTOJ DE SIDARTO GOTAMO
SIDARTO GOTAMO (623-544 a.K.) estis, laŭ budhisma tradicio, fondinto de budhismo. Laŭ legendo li naskiĝis en la nordhinduja reĝa familio Gotami. Li forlasis la familion estiĝinte 29-jara. Dum 7 jaroj da vagado, asketikaj bonfaroj kaj intensiva pensado li komencis prediki novan religietikan instruon.
- Malbonfaradon kaŭzas avideco, kolerego kaj nescio.
- Kiuj estas la bonfaroj?
Korpaj: (1) ne mortigi (2) ne ŝteli (3) ne praktiki malpermesitajn seksajn rilatojn.
Parolaj: (1) ne mensogi (2) ne paroli vulgare (3) ne praktiki ventajn interparolojn.
Spiritaj: (1) reteni de enviado (2) reteni de la malbona humoro (3) ĝuste rigardi la aferojn.
- La fundamento de bonfarado estas foresto de avideco, de kolerego kaj de nescio.
FONTO: TAKO JE GOVORIO BUDA, "Grafos" Beograd 1986
EL LA SENTENCARO DE KONFUCEO
KONFUCEO (ĉirkaŭ 555-479 a.K.), estis ĉina filozofo kaj socia reformatoro, kies idealo estis atingo de plena virto. En la 2-a jarcento a.K. lia instruo estis sistemigita kaj estiĝis siaspeca ĉina popola religio. Konfuceon oni komencis konsideri sanktulo, ech diaĵo, je honoro de kiu oni ekkonstruis templojn kaj ekfaris oferojn.
- Mi ne volas instrui homon kiu mem ne volas lerni, kaj mi ne volas klarigadi la aferojn al homo kiu ne penas mem klarigi al si la aferojn.
- Je boneco reagu per boneco, sed je la malbono reagu per justeco.
- Ne zorgu pri tio ĉu la mondo scias pri via virteco, sed zorgu pri tio ĉu vi ĝin posedas.
- Afabla parolado ofte malklarigas komprenon pri tio kiu homo estas bona, kaj kiu ne estas tia.
- Reagante per bono je boneco - vi instigas homojn al la bono; reagante per malbono je la malbono - vi admonas homojn por ke ili ne faru malbonon.
- Kiam vi vidas bonan homon, provu supreniri lian bonecon, kiam vi vidas malbonan homon, esploru ĉu (eble) ankaŭ vi havas la samajn mankojn.
- Ni komprenas nek la vivon, kiel ni povus kompreni la morton?
- Al la homo kiu profunde en la koro sentas sin feliĉa kaj natura agante laŭ la principo de la vera homeco la tuta homaro aspektas kiel unu homo.
- Kion vi ne volas ke aliaj homoj faru al vi, nek vi faru al aliaj homoj.
- Se iu homo ne estas vere homeca - kia estas utilo de ritoj?
- Nobla homo zorgas unuavice pri sia animo, la malnobla - pri sia havaĵo.
- Nobla homo estas grandanima rilate ĉiun homon kaj ne estas maltolerema, la malnobla estas maltolerema kaj rilate neniun estas grandanima.
- Nobla homo estas dignoplena, sed ne orgojla, malnobla homo estas orgojla sed ne dignoplena.
- Nobla homo hontas se liaj vortoj estas pli noblaj ol liaj agoj.
FONTO: IZABRANI SPISI (Laoce, Konfucije, Čuangce), "Prosveta", Beograd 1983
|