Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (1828-1910) estis rusa grafo, verkisto, pensulo. Li estas aŭtoro de kelkaj mondkonataj literaturaj verkoj (romanoj "Milito kaj paco", "Anna Karenina", "Reviviĝo"). Li sincere kaj profunde kompatis senrajtulojn, malriĉulojn, mizerulojn kaj diversmaniere ilin helpadis, akuzante en siaj verkoj la suprajn sociajn tavolojn, eklezion kaj ŝtataparaton pro ilia socia nesentemo, nesincero kaj perforto. Disreviĝinta pri la monduma socio, li ĝin forlasis, kaj la duan duonon de sia vivo li pasigis en trankvileco de sia grafa bieno. Tolstoj sekvis altegajn religietikajn idealojn kaj penis konforme kun ili mem vivi. Interalie, li malakceptadis iun ajn perfortan kontraŭstaron al la malbono, li kredis en ĉiupotenca forto de la amo. Li kredis ke homoj pli bone vivus sen ŝtataparatoj. Tolstoj publike apogis Esperanton kaj helpis ĝian disvastigon. La 28-an de oktobro 1910 Tolstoj kaŝe forlasis sian bienon, survoje frostiĝis kaj - mortis.
“Por ke oni bone travivu vivon, oni devas kompreni, kio estas la vivo kaj kion oni en la vivo devas kaj kion ne devas fari. Pri tio en ĉiuj tempoj instruis plej saĝaj kaj plej ĝuste pasigintaj la vivon homoj de ĉiuj popoloj. Transprenante la instruon pri la leĝo de la vivo de iamaj saĝaj kaj virtaj homoj, oni devas per sia propra prudento ekzameni ĉion, pri kio oni estas instruataj, kaj, kio kongruas kun la prudento - akcepti, kaj kio ne kongruas kun ĝi - malakcepti.“
Л. Н. Толстой ПУТЬ ЖИЗНИ (http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ/way-of.txt)
EL PENSARO DE L. N. TOLSTOJ
- En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj popoloj estis kredo ke iu nevidebla Forto regas la mondon.
- Malbone estas ke homoj ne konscias pri Dio, sed ankoraŭ pli malbone estas ke ili konsideras Dion tio, kio Dio ne estas.
- Ni nomas Dio tion nekompreneblan, nevideblan, senkorpan, kio donas vivon al ĉio estanta.
- Ŝtatoj de la kristana mondo ne nur atingis, sed en nia tempo jam trapaŝis, tiun limon, kiun atingis la antikaj ŝtatoj antaŭ ol ili disfalis.
- Malbono ne ĉesas esti malbono pro tio, ke multegaj homoj ĝin praktikas.
- Misopinio ne ĉesas esti misopinio pro tio, ke ĝi renkontiĝas ĉe multegaj homoj.
- Suferoj pro la neprudenta vivo instigas nin kompreni necesecon de la vivo prudenta.
- Homo facile alkutimiĝas al la plej malbona vivo, se nur ĉiuj ĉirkaŭ li vivas malbone.
- Se unu homo havas multe da nenecesaĵoj, multaj aliaj ne havas la plej necesajn aĵojn.
- Pro neegaleco inter homoj kulpas same tiuj, kiuj sin suprenigas super la aliaj homoj, kiel ankaŭ tiuj, kiuj sin malsupreniĝas antaŭ ili.
FONTO: Л. Н. Толстой "ЗАКОН НАСИЛИЯ И ЗАКОН ЛЮБВИ", "ПУТЬ ЖИЗНИ" (http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ)
Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/tolstoj.htm
|