Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Erasmo

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Erasmo el Roterdamo (1467-1536) estas unu el korifeoj de la eŭropa humanismo. Li apartenis al t.n. nordeŭropa humanismo, kiu, diference de la sudeŭropa, estis pli kristana. Erasmo dum sia tuta vivo restis kristano, sed li fervore alvokadis siajn kristanajn samtempulojn reveni al evangeliaj radikoj, kiujn li konsideris la plej humanaj. Ĉe tio li malakceptadis (aŭ almenaŭ ignoris) ĉion, kio ne kongruas kun la homa prudento. Li estis tolerema en religiaj demandoj. Tamen, en akra konflikto inter la reformacio kaj la katolika eklezio (al kiu li apartenis ĝis fino de sia vivo) li tenis sin tre rezerviĝeme, trovante ke ambaŭaj flankoj troigas. Li estis escepte pacema kaj absolute malakceptadis perfortan solvadon de konfliktoj. Li estis granda kontraŭulo de tiraneco kaj militoj. Li estis granda kontraŭulo de stulteco. Stultaĵon de sia epoko li kun inĝenia literatura talento priridegis en sia satira verko “Laŭdo de stulteco”. En tiu satiro li ŝparis absolute neniun, nek malaltajn, nek altajn tavolojn de liatempa socio. Erasmo kredis ke per edukado kaj klerigado, neniukaze per armila ribelado, eblas pliboniĝo de la homaro. Li estis senlaca disvastiganto de la libera kaj optimisma antikva pensado, de la profunda evangelia homeco, de universalaj humanismaj valoroj. Siajn verkojn li skribis en la internacia eŭropa lingvo de lia epoko – la latina. Kvankam denaska nederlandano, li konsideris sin civitano de la tuta Eŭropo. Per sia profunda humanismeco li restis por ankaŭ la posteularo la lumo de la mondo (“lumen mundi”).


          EL PENSARO DE ERASMO EL ROTERDAMO

  • Neniam homaj aferoj staris tiom bone, por ke al plimulto da homoj ne plaĉus tio, kio estas la plej malbona. (I)
  • Mi vidis karesajn salutojn, ĉirkaŭprenojn de geamantoj, gajajn festenojn kaj aliajn homajn agojn, sed mi povis en ili trovi nek ombron de la vera paco kaj konkordo, ĉio estas plibeligata kaj artefarita, ĉio enhavas eksteran varmon malantaŭ kiu sin kaŝas nekontenteco kaj malnoblo. (II)
  • Homoj ĉie batalas unuj kontraŭ la aliaj kaj oni ne vidas finon de tio: nacio kontraŭ nacio, urbo kontraŭ urbo, societo kontraŭ societo, reganto kontraŭ reganto batalas kaj unu al la alia faras damaĝon. (II)
  • Nek la plej teruraj tentoj nek la plej amaraj spertoj povas homojn unuigi kaj interligigi per la reciproka amo. (II)
  • Ĉu estas io pli rompebla ol la homa vivo? Kaj homoj, sciante pri tio tamen sin kondutas kvazaŭ ili ne havas prudenton, ili transprenas sur sin la plej diversajn plagojn, pli grandajn ol ili povas elteni kaj superi. (II)
  • Je kiu ajn homan grupon oni ĵetas rigardon, la homo vere spiritiĝinta trovas multe da tio, kio provokas ridon, kaj ankoraŭ pli multe da tio, kio elvokas larmojn. (I)
  • Grandegan riĉecon oni povas nek akiri nek konservi sen peko. (I)
  • Elitoj subtenas kaj ekscitas mensdevojiĝojn de homoj neprudentaj por ilin misuzadi je propra utilo kaj profito. (II)
  • Kiam ĉiu homo gvidas sin nur laŭ propraj deziroj, tio tre damaĝas la komunumo. (II)
  • Estas neniu homo, kiu povus vivi sen helpo dealiaj homoj. (II)
  • La vorto “homeco” signifas moralajn, kaj ne fizikajn ecojn de la homa naturo. (II)
  • Ekzistas neniu pli fidinda pruvo de la (homaj) senprudenteco kaj stulteco, ol troa memplezuro. (I)
  • Kiu pli komprenas devas disponi per pli da povo. (I) 
  • Homoj estas en konflikto kun si mem: la prudento estas en konflikto kun sentoj, kaj la sentoj estas en konfliktoj inter si. (II)
  • Honora estas nur tio, kio eliras el la vera virto. (I)
  • Malvasta estas la vojo de la virto kaj (nur) malmultaj laŭ ĝi iras. (I)
  • Tre multaj (kristanaj) instruoj estas ege deformitaj, kaj ili malharmonias kun instruoj de Kristo. (I)
  • (Kristano) ne malakceptu tion, kion korekte asertas nekristana aŭtoro. (I)
  • Estas kaj ĉiam restos tre malmultaj homoj en kies koro kuŝas kristana modesteco, malriĉeco kaj vero. (I)
  • Prauloj de la homo estas tiuj, kiujn la homo sekvas en la virto. (I)
  • Pardonante al siaj infanoj malvirtojn, gepatroj kutime (erare) asertas ke ili siajn infanojn tre amas. (I)
  • Per la mono oni povas akiri amikojn, sed – malverajn. (I)
  • Lasi sin esti kolera, ne estas homece sed sovaĝbestece. (I)
  • Estu kolera je malvirto, kaj ne je la homo! (I)
  • Inter homo freneza kaj kolerega estas neniu diferenco. (I)
  • Prudenta homo superfortas sian koleregon. (I)
  • Kiam fine ĉesos reciprokaj ofendoj, se ĉiu reagos per venĝo per doloro, kaŭzita de aliaj homoj. (I)
  • Oni diras ke je perforto oni devas reagi per perforto, sed min tre miras de kie tiu regulo okazis en la kristana etiko? (I)
  • Nur tiuj, kies prospero dependas de malfeliĉo de la popolo, povas dezriri la militon. (II)
  • Kaŭzojn kaj kialojn por militi oni devas senprokraste forigadi. (II) 
  • Kia senhonteco estas necesa por ke oni povu alvokadi Kriston, apogilon de la paco, kaj samtempe en eterna malkonkordo inter si militi. (II) 
  • Kiel eblas disdonadi al homoj benon de la paco kaj samtempe ilin alvokadi al la milito? (II)
  • Kiel povas unu la sama trumpeto proklamadi alvenon de Kristo kaj alvenon de Satano? (II)
  • Facile estas komenci la militon, sed estas malfacile ĝin fini. (II)
  • Estas hontinda pro kiaj sensignifaĵoj kaj vantaĵoj komenciĝas grandaj tragedioj, je kiaj teruraj (militaj) brulegoj elkreskas etaj (militaj) fajreroj. (II)
  • La milito tiom malplibonigas moralon kaj socian ordon, ke neniuj utiloj (de la milito) povas rekompenci tiujn perdojn . (II)
  • Unue pripensu kio estas la paco kaj kio la milito, kiom da utilo ebligas la paco kaj kiom da malutilo alportas milito, kaj vi komprenos ĉu estas prudente anstataŭigi la pacon per la milito. (II)
  • Ne estas tiom malbona paco, kiu estus malpli bona ol la plej bona milito. (II)
  • La milito malplenigas ŝtatan kason, malplibonigas popolon, perfortas honestajn homojn kaj homojn malhonestajn instigas al deliktoj. (II)
  • Se al vi ŝajnas ke la nuna socio estas nemorala ĉar la plej malbonaj homoj en ĝi regas, konsciu ke en la tempo milita regas malbonuloj vastkonataj laŭ la malbono. (II)
  • Se nerespekto de leĝoj karakterizas nuntempan socion, (sciu) ke en la tempo milita leĝoj ĝenerale silentas. (II)
  • La milito tiom malplibonigas moralon kaj socian ordon, ke neniaj utiloj de ĝi povas ilin anstataŭigi. (II)
  • Por agoj por kiuj en la paca tempo oni homojn pendigas, en la tempo milita oni ricevas rekonojn. (II)
  • Por tiu, kiu (en la tempo milita) mortigis multajn homojn, estas neniu problemo (en la tempo paca) mortigi unu homon, se li tion nur ekdeziros. (II)
  • La milito provokas militon, kaj la venĝo provokas venĝon. (II)
  • Kiam mi parolas kontraŭ la milito mi neniam pensas pri la energia kaj kuraĝa deĵetado de barbaroj kaj protekto de la ĝeneralpopola paco je risko de la propra vivo. (II)
  • Se la milito estas neevitebla, ĝi estu gvidata tiel, ke malfeliĉoj kaj militŝarĝoj falu al dorsoj de tiuj, kiuj la militon kaŭzis, ja nun la regantoj komencas militojn restantaj mem en la sekura loko, la militaj komandantoj estiĝas grandaj homoj kaj la (tuta) ŝarĝo de la milito falas je la dorso de la popolo. (II) 
  • La regantoj estu saĝaj je utilo de la popolo, kaj ne je la propra utilo. (II)
  • Ĉiu reganto devas per ĉiuj fortoj zorgi pri la prospero de sia lando. (II)
  • La tuta ĉi-mondo estas nur unu komuna lando de ĉiuj popoloj. (II)

    FONTOJ: (I) Эразм Роттердамский ОРУЖИЕ ХРИСТИАНСКОГО ВОИНА (http://www.lib.ru/FILOSOF/ERAZM) (II) Эразм Ротердамский ЖАЛОБА МИРА (http://www.lib.ru/FILOSOF/ERAZM) 

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/erazmo.htm 

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus