Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Cicerono

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Marko Tulio Cicerono, lat. Marcus Tullius Cicero (106 - 43 a.K.) estis elstara romana oratoro, filozofo kaj politikisto. Li plenumis altajn ŝtatajn funkciojn. Dum imperiestro Marko Antonio li estis akuzita je morto. Cicerono estas tre meritplena por transprenado kaj popularigado de la helena kulturo en la Romana imperio. Liaj paroladoj estas konsiderataj modelaj por la klasika romana prozo. Laŭ Cicerono, la virteco estas kondiĉo por la beato, kaj moraleco estas la plej alta bono. Idealon de la homeco Cicerono starigis kiel la bazan etikan kaj pedagogian principon. El inter pli ol 100 paroladoj de Cicerono estas konservitaj nur iom pli ol la duono, sed, feliĉe, estis konservitaj 774 leteroj de la elstara romana oratoro.


          EL TREZOREJO DE PENSARO DE CICERONO

  • Domina omnium regina est ratio.

    Racio estas mastro kaj reĝo de ĉio.

    Cic. De fin. V,5,11

  • Est enim proprium stultitiae aliorum vitia cernere, oblivisci suorum.

    Vidi mankojn ĉe aliaj homoj kaj pretervidi la proprajn estas eco de stultulo.

    Cic. Tusc. disp. III,30,73

  • Hominem agnoscis ex operibus suis.

    Homon oni rekonas laŭ liaj agoj.

    Cic.

  • Hominis est errare, insipientis perseverare.

    Fari erarojn estas homa eco, sed persisti ĉe ili estas eco de stultulo.

    Cic. Phil. orat. 12,5

  • Incerti sunt exitus belli.

    Necertaj estas rezultoj de la milito.

    Cic. Pro M. Marcello 15

  • Iniquissimam pacem iustissimo bello antefero.

    La plej maljustan pacon mi starigas super la plej justa milito.

    Cic. Ad fam. 6,5,5

  • In omnibusque rebus videndum est, quatenus.

    En ĉiuj aferoj oni devas atenti pri tio ĝis kiu limo oni povas iri.

    Cic. Ov. 22,73

  • In perturbationes ne incidamus, cavendum!

    Oni zorgu pri tio ke oni ne falu en pasiojn.

    Cic.

  • In plerisque rebus mediocritas optima est.

    Ĉe plimulto da aferoj la plej bona estas mezo.

    Cic. De off. I,36,130

  • Inter arma silent leges.

    Dum la milito silentas leĝoj..

    Cic. Pro Mil. 4,10

  • Inveteratum malum fit plerumque robustius.

    Kiam malbono ekregas, ĝi rapide plifortiĝas.

    Cic.

  • Isto bono utere cum adsit; cum absit, ne requiras.

    Ĝuu bonon ĝis kiam eblas, kaj kiam ne plu eblos - ne plendu.

    Cic.

  • Iura paria debent esse eorum inter se qui sunt cives in eadem res publica.

    La egalajn rajtojn devas havi inter si civitanoj de la sama lando.

    Cic. De rep. I,32,49

  • Iustitiae primum munus est ne cui quis noceat.

    La unua rolo de la justeco estas ke neniu neniun damaĝu.

    Cic.

  • Iustitia est omnium et domina et regina virtutum.

    Justeco estas mastro kaj reĝo de ĉiuj virtoj.

    Cic.

  • Levis est consolatio ex miseriis aliorum.

    Mizera estas konsolo pro alies malbono.

    Cic. Ad fam. VI,3,4

  • Libertas est potestas vivendi, ut velis.

    Libereco estas ebleco vivi kiel vi volas.

    Cic. Paradoxa stoicorum 34

  • Libidinosa et intemperans adulescentia effectum corpus tradit senectuti.

    Voluptema kaj malmodera juneco lasas al la maljuneco elĉerpitan korpon.

    Cic. De sen. 9,29

  • Litterarum radices amarae, frustus dulces.

    Radikoj de scienco estas amaraj, sed la fruktoj estas dolĉaj.

    Cic. Iul. Ruf. De fig. sent. 19

  • Meminerimus etiam adversus infimos iustitiam esse servandum.

    Ni ne forgesadu devon esti justaj ankaŭ al la plej malgrandaj homoj.

    Cic. De off. II,17,4

  • Mendaci homini ne verum quidem dicenti credere solemus.

    Al mensogulo oni kutime kredas nek kiam li parolas la veron.

    Cic. De div. II,71,146

  • Nec inventus est quisquam, qui, quod haberet, esset satis.

    Aperis ankoraŭ neniu, al kiu sufiĉas tio kion li posedas.

    Cic. Paradoxa Stoicorum 42

  • Nec simulatum quicquam potest esse diuturnum.

    Nenia simuleco povas longe daŭri.

    Cic.

  • Negant versari in re publica esse sapientiam.

    Oni diras ke prudenta homo ne okupas per politiko.

    Cic.

  • Nervi bellorum pecuniae.

    Ĉefinstigo por militi estas la mono.

    Cic. Philippi V,2

  • Nescire autem quid antequam natus fueris acciderit, it est semper puerum esse.

    Ne scii pri tio kio okazadis antaŭ ol vi naskiĝis signifas resti por ĉiam la infano.

    Cic. Ad Brut. 34,120

  • Nihil est incertius vulgo.

    Nenio estas malpli certa ol la homamaso.

    Cic. Pro Mur. 17,36

  • Nihil est tam sanctum, quod non violari; nihil tam munitum, quod non expugnari pecunia possit.

    Nenio estas tiom sankta por ke ĝi ne povus esti malsanktigita per la mono, kaj nenio estas tiom forta por ke per la mono ne povus esti konkerita.

    Cic. In Verr. 2,2

  • Nihil est virtute amabilius.

    Nenio estas pli aminda ol la virto.

    Cic. Lael. 8,28

  • Nihil honestum esse potest, quod iustitia vacat.

    Nenio povas esti honesta, al kio mankas justeco.

    Cic. De off. 1,62

  • Nihil laudabilius, nihil magno et praeclaro viro dignius placabilitate et clementia.

    Nenio estas pli laŭdinda, pli digna por la granda kaj glora homo ol la paciĝemo kaj mildeco.

    Cic. De off. I,25,88

  • Nihil semper suo statu manet.

    Por ĉiam neŝanĝebla en sia stato restas nenio.

    Cic.

  • Non caret is, qui non desiderat.

    Ne sentas mankon en io tiu, kiu tion nek deziras.

    Cic. Cato 14,47

  • Non est ab homine nunquam sobrio postulanda prudentia.

    Ne serĉu prudenton ĉe homo kiu neniam estas sobra.

    Cic. Philippi II,32,81

  • Non est consilium in vulgo.

    Homamaso ne havas opinion.

    Cic. Pro Cn. Plancio 9

  • Non est in uno homine salus rei publicae periclitanda.

    Savo (prospero, estonteco) de la lando ne estas en manoj de unu homo.

    Cic.

  • Non intelligunt homines, quam magnum vectigal sit parsimonia.

    Homoj ne komprenas kiom granda enspezo estas ŝparemo.

    Cic. Parad. VI,3

  • Non possumus quin alii a nobis dissentiant recusare.

    Ni ne povas fari por ke la aliaj homoj ne malkonsentu kun ni.

    Cic.

  • Non solum ipsa fortuna caeca est, sed eos plerumque efficit caecos, quos complexa est.

    Ne nur la feliĉo mem estas blinda, ĝi ankaŭ oftege blindigas tiujn kiujn ĝi favoras.

    Cic. De am. 15,54

  • Nos dignitatem nostram, ut potest, in tanta hominum perfidia retinebimus.

    Ni konservu, kiom eblas, la dignon inter tioma homa malboneco.

    Cic.

  • Nulla est excusatio peccati, si amici causa peccaveris.

    Estas neniu praviigo se vi pro la amiko faras pekon.

    Cic. Lael. 11,39

  • Obsequium amicos, veritas odium parit.

    Per la komplezo ni akiras amikojn, per la vero ni provokas malamon.

    Cic. De am. 24,89

  • Omne malum nascens facile opprimitur.

    Ĉiu malbono estas facile konkerebla en la komenco.

    Cic. Phil. 5,11,31

  • Omnes aliud agentes, aliud simulantes, perfidi sunt.

    Nehonestaj kaj malnoblaj estas ĉiuj homoj kiuj simulas ke faras ion, kion li ne faras.

    Cic.

  • Omnes homines natura sua libertati student.

    Ĉiuj homoj laŭ sia naturo strebas al la libero.

    Cic.

  • Omnia praeclara rara.

    Ĉio plej bela estas rara.

    Cic. Lael. 21,79

  • Omnium rerum principia parva sunt.

    Komencoj de ĉiuj aferoj estas malgrandaj.

    De fin. V,21,58

  • Pecuniae oportet imperare, non servire.

    Oni devas regi per la mono, kaj ne servi al ĝi.

    Cic.

  • Persaepe accidit, ut utilitas cum honestate certet.

    Ofte okazas ke tio kio utilas, estas en kontraŭo kun tio kio estas honesta.

    Cic. De off. III,3,12

  • Philosophia contentionibus doctissimorum viget.

    Filozofio prosperas dum la plej saĝaj homoj polemikas.

    Cic.

  • Plus apud nos vera ratio valeat quam vulgi opinio!

    Više neka za nas vrijedi zdrav razum nego mnijenje puka!

    Cic. Paradoxa Stoicorum I,1,8

  • Plus res quam verba prosunt.

    Pli utilas la agoj ol la vortoj.

    Cic.

  • Pulchritudo movet oculos.

    Belleco allogas la okulojn.

    Cic.

  • Quam quisque norit artem, in hac se exerceat.

    Kion homo ellernis, per tio li okupu.

    Cic. Tusc. I,18,41

  • Qui bonum consilium respuit, sibi ipsi nocet.

    Kiu malakceptas bonan konsilon, faras damaĝon al si mem.

    Cic. De am. 90

  • Quid dulcius quam habere quicum omnia audeas loqui ut tecum?

    Kio estas pli dolĉa ol havi iun, kun kiu oni povas paroli kiel kun si mem?

    Cic. De am. 3,18

  • Quid est, per deos, optabilius sapientia, quid praestantius, quid homini melius, quid dignius?

    Kio, ho dioj, estas pli dezirinda por la homo ol saĝeco, kio por li estas pli brava, pli bona, pli digna?

    Cic. De off. II,2,5

  • Quid leges sine moribus vanae proficiunt?

    Kia estas utilo de leĝoj se ili ne estas aplikataj?

    Cic.

  • Qui parti civium consulunt, partem autem neglegunt, rem perniciosissimam in civitatem inducunt: seditionem atque discordiam.

    Kiuj pri iuj civitanoj zorgas kaj la aliajn neglektas, kaŭzas la plej grandajn danĝerojn en la lando: ribelon kaj malkonkordon.

    Cic. De off. II,10,36

  • Rapimur ad opes augendas generis humani.

    Ni strebu pligrandigi potencon kaj bonstaton de la homaro.

    Cic.

  • Ratio docet quid faciendum fugiendumque sit.

    Racio instruas pri tio kion oni devas fari kaj kion oni devas evitadi.

    Cic.

  • Ratio et causas rerum et consecutiones videt.

    Racio vidas kaj kaŭzojn de la aferojn kaj la sekvojn.

    Cic. De fin. II,14,15

  • Ratio quasi quaedam lux lumenque vitae.

    Racio estas kiel lumo kaj prilumigo de la vivo.

    Cic. Academici libri priores 2,26

  • Recreatur veritas debilitata.

    Estu plifortigita la vero subpremata.

    Cic.

  • Sapientis animus numquam tumet.

    Koro de la prudenta homo neniam furioziĝu.

    Cic.

  • Sapiens semper est liber.

    Saĝa homo estas ĉiam libera.

    Cic.

  • Scientia prodest.

    Scio utilas.

    Cic. Pro L. Murena 19

  • Si nullos inimicos tibi facit iniuria, mutos tamen facit invidia.

    Se vi neniun malamikon akiris pro maljusteco, vi lin akiros pro la envio.

    Cic.

  • Si quid scriptum est obscure, de re dubites!

    Se io estas nebule skribita, tuj ekdubu pri la afero!

    Cic. De inv. 2,126

  • Solos sapientes esse si mendicissimi sint divites.

    Nur saĝaj homoj estas riĉaj ankaŭ kiam ili malriĉas.

    Cic.

  • Solum patriae omnibus est carum, dulce atque iucundum.

    Patrolanda grundo estas al ĉiuj kara, dolĉa kaj agrabla.

    Cic. In Cat. 4,16

  • Solum sapiens est liber et omins stultus servus.

    Nur saĝa homo estas libera, la malsaĝulo estas sklavo.

    Cic. Parad V

  • Stultorum plena sunt omnia.

    Ĉio estas plena de stultuloj.

    Cic. Ad fam. IX,22,4

  • Summa perfectio attingi non potest.

    Plejalta perfekteco ne estas atingebla.

    Cic. Brutus 137

  • Summum ius, summa iniuria.

    Plej granda juro iam estas plej granda maljusto.

    De off. I,10,33

  • Sunt facta verbis difficiliora.

    Pli pezas agoj ol la vortoj.

    Cic. Ad Quintum fr. I,4,5

  • Sunt quidam homines non re, sed nomine.

    Estas iuj homoj ne vere, sed nur laŭ nomo.

    Cic. De off. I,30,105

  • Suo quisque iudicio sit utendum.

    Ĉiu devas pensi per la propra kapo.

    Cic.

  • Superstitione sublata non tollitur religio.

    Per nuligo de superstiĉoj ne nuligas la religio.

    Cic. De div. II,72,148

  • Tam altae sunt radices stultitiae.

    Tre profunde enradikiĝinta estas stulteco.

    Cic.

  • Temperantia pacem animis affert.

    Sobreco kunportas la pacon.

    Cic.

  • Tempori cedere semper sapientis est habitum.

    Cedemo antaŭ cirkonstancoj estis ĉiam signo de saĝeco.

    Cic. Ad fam. 4,9,2

  • Una navis est omnium.

    Unu estas ŝipo en kiu estas ĉiuj.

    Cic.

  • Urbs florida est, ubi ordo, ubi lex imperat.

    Prosperas urbo en kiu regas leĝo kaj ordo.

    Cic.

  • Utilius est autem absolvi innocentem quam noncentem causam non dicere.

    Pli bone estas ke senkulpulo estu vokita antaŭ juĝo kaj liberigita, ol ke la kulpulo ne estu vokita por preni la respondecon (pro malbonagoj).

    Cic. Pro Sex. Rosc. 20,56

  • Varietas propria est fortunae.

    Ŝanĝiĝemo estas eco de la feliĉo.

    Cic. De div. II,53,109

  • Vigilandum est semper, multae insidiae sunt bonis.

    Oni devas esti ĉiam atentema, ĉar kontraŭ bonuloj estas starigitaj multaj embuskoj.

    Cic. Pro Planc. 24.59

  • Vim vi repellere omnia iura clamant.

    Permesita estas rifuzi forton per la forto.

    Cic. Pro P. Sestio 39

  • Virtus lucet in tenebris.

    En mallumo la virto estas facile rekonebla.

    Cic.

  • Voluptate homine captantur, ut hamo pisces.

    Homoj estas kaptataj per voluptoj same kiel fiŝoj per fiŝhokoj.

    Cic. De sen. 13


    FONTO: d-ro Jozo Marević LATINSKI ZAUVIJEK (LATINUM IN AETERNUM), “Marka”, Velika Gorica 2002. ©  Multobligado, fotokopiado, reproduktado eblas nur surbaze de la skriba permeso de Eldonejo  "Marka", Velika Gorica 

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/ciceron.htm 

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus