Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Moruso

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Thomas More (1478-1535) estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la angla renesanca humanismo. Li estis juristo, teologo, filozofo, oratoro, poeto, historiisto, intelektulo science kompetenta kaj bonege reganta per la helena kaj latina lingvoj. Li skribis plejparte en la latina lingvo, kiel lingvo de la tuta tiutempa edukita Eŭropo, sed, por samlandanoj, li skribis ankaŭ en la gepatra lingvo - la angla. Laŭ historiaj fontoj More estis escepte nobla homo: verema, principema, homama… More estis konscienco de Anglio de lia tempo. Kiel humanisto li strebis al fundamenta pliboniĝo de la homaj aferoj, sed preferante paciencon, moderon kaj singardon. Li kredis en efikeco de bona edukado kaj bonaj leĝoj. Kiel ŝerifo (ĉefa regna distrikta administranto) li juĝis rigore senpartie kaj juste. Estinte dum la reĝo Henriko la 8-a lordo-kanceliero, li preferis perdi prestiĝan ŝtatoficon (kiun li konsentis akcepti nur post persista insisto de la reĝo), eĉ la vivon, ol rezigni de sia prefero de Katolika eklezio kiel internacia kaj sendependa de sekularaj aŭtoritatuloj, kompare kun - laŭ volo de Henriko la 8-a - tiam en Britio fondiĝanta nacia eklezio subigita al la reganto. Pro tio li estis enkarcerigita kaj ekzekutita. De Katolika eklezio Thomas More estas en jaro 1935 proklamita la sanktulo. La ĉefverko de Thomas More estas priskribo de imaginara ideala ŝtato - "Utopio" (Neniea lando, Nenieujo, Nenieio).

Utopio de Thomas More estas organizita laŭ la demokratia principo. Ĉiu funkciulo estas reelektata, krom la reganto - kiu, foje elektita, plenumas sian funkcion ĝisvive, krom se li estiĝos suspektita pro tiraneco. Ŝtataparato de Utopio estas kiel eble malpli granda. En la ŝtato ne estas konstanta propra armeo ĉar ĉiuj civitanoj estas edukataj por partopreni en la defendomilito. En Utopio ne estas privata posedaĵo. La ĉefa celo en la ŝtato estas feliĉa vivo plena de kontento por ĉiu (unuopa) homo. Laboro principe estas deviga por ĉiuj. La laboro estas maksimume raciigita, por ke homoj havu kiel eble pli da libera tempo por studado kaj kultura kreado. Deviga taga laboro daŭras nur 6 horojn, kaj tio sufiĉas, ĉar celo de produktado ne estas kiel eble pli granda profito, sed produktado de elementaj vivrimedoj por ĉiuj civitanoj laŭ iliaj realaj bezonoj. Edukado estas akirebla por ĉiuj kaj ĝi estas de nenio monopoligita. Ĉiu edukiĝas laŭ propraj emoj kaj ecoj de sia karaktero. Ĉiu unuopa homo mem decidas pri sia familia vivo, pri pasigo de sia libera tempo. Religio estas apartigita de la ŝtato. Ĝi baziĝas sur la prudento. Ĝi konsistas el nur kelkaj ĝeneralaj principoj. En la ŝtato estas libere praktikataj diversaj kultoj. 

More malŝategis ŝtatperforton, ekspansiismon, kulton de reganto kaj absolutecon de lia volo, amoralajn politikajn rimedojn... Li malŝategis plej diversajn brutajn kaj rafinitajn metodojn de la ekonomia rabado de homamasoj.

“En Utopio ekzistas diversaj kredoj. La plej granda parto da homoj konfesas unun, neatingeblan, neklarigeblan, eternan kaj senliman Dion, kiu, nekompreneble por la homo, plenigas tutan ĉi-mondon per sia ĉiupotenco. Al Ĝi oni atribuas ekeston, kreskon, evoluon, transformiĝon kaj finiĝon de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj nur Ĝin oni adoras. Kvankam ne ĉiuj utopianoj apartenas al la sama konfesio, ĉiuj ritoj, en sia tuta multaspekta diverseco, inkliniĝas per diversaj vojoj al la sama celo - adorado de Dio. En temploj oni povas aŭdi kaj vidi nenion, kio ne estus komuna al ĉiuj konfesioj. Komuna diservo estas farata tiel, ke ĝi ofendu neniun konfesion. Ĉiuj preĝoj estas kunmetitaj tiel, ke ĉiu povu ilin elparoli sen ofendi sian religian konvinkon. 

Sub la virto oni komprenas: vivi laŭ la naturo, ĉar por tia vivo kreis nin Dio. Kaj laŭ la naturo vivas ĉiu, kiu en serĉado de agrablaĵoj kaj en evitado de malagrablaĵoj, obeas la prudenton. La prudento, unue - en koroj de homoj ekflamigas amon kaj pian sindonon al la Dia majesto, al kiu ni ŝuldas ke ni entute ekzistas kaj ke ni povas esti feliĉaj, kaj due - la prudento nin admonas kaj instigas por ke ni pasigu la vivon per kiel eble malpli da malagrablaĵoj kaj kun kiel eble pli da ĝojo, kaj ke ni al ankaŭ ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj ni nature estas ligitaj, helpu por ke ankaŭ ili atingu la samon.“


          KELKAJ PENSOJ DE THOMAS MORE

  • Ĉie mi rimarkas komploton de riĉuloj kiuj, kvazaŭ pro la utilo kaj en la nomo de la ŝtataj, (vere) batalas nur por siaj propraj interesoj. Ili elpensadas kaj pripensadas la plej diversajn manierojn kiel, unue, sendanĝere konservi la bonaĵojn kiujn ili nehoneste akiris, kaj, due, kiel laŭ kiel eble malpli alta prezo dungi kaj ekspluati laboron kaj penojn de malriĉuloj. 
  • Socio sen honestaj kaj justaj homoj estas unu granda rabistejo. 
  • Pli respektindaj estas scio kaj virto ol riĉaĵo de ĉiuj reĝoj. 
  • Pro la persona plezuro detruante alies feliĉon, oni agas maljuste. 
  • Kie ĉiuj ĉion mezuras per la mono ĉio la plej valora eniras la manojn de la plej malbonaj (homoj). 
  • Ne ĉiu ĝuo feliĉigas, sed nur la prudenta kaj digna.
  • Multe pli akuzinda estas malvirto ĉe homo eklezia, ol ĉe homo profana. 
  • Ne povas esti ĉio bona se ne ĉiuj homoj estas bonaj.
  • Kion oni ne povas fari pli bona, aranĝu tiel ke ne estu tre malbona. 

    FONTOJ: Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964; J. Weissgerber SIR THOMAS MORE - ENGLESKI SOKRAT, Biblioteka "Juraj Habdelić", Zagreb 1974

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/more.htm

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus