Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Herdero

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

Johann Gottfried Herder (1774-1803) estas unu el la plej elstaraj germanaj pensuloj el la epoko de klerismo. Li kredis je iompostioma evoluo de la homaro al pli humaneca stato. Li konsciis ke tiu evoluo ne fluas glate. Kulturo evoluigas la homon, sed ankaŭ malfortigas lin per la bonstato. Grandaj atingaĵoj de la scienco kaj tekniko estas bonaj se ili estas boncele uzataj, sed ili ne ĉiam estas boncele uzataj. Sub humaneco Herder komprenas liberecon, prudentecon, noblecon... Herder kredis je senmorteco, sed li samtempe estis profundkonvinkita ke homo havas rajton je feliĉo jam en ĉi tiu mondo, kaj ke jam ĉi tie li devas atingi harmonian evoluon de sia personeco. El diversaj ŝtatmodeloj li preferis respublikon, ne kiel ion idealan - nur kiel la plej malgrandan malbonaĵon. Herder ne estis erŭopocentristo. Li alte taksis rolon de ankaŭ neeŭropaj popoloj en la evoluo de la monda kulturo kaj civilizo. La religio, laŭ Herder, estas la plej malnova elemento de kulturo. Ĝi estas kauzita nature. Li estis profundkonvinkita ke nur per ĉiuloka disvastigado de ideoj de humanismo - ĝenerala justeco kaj homeco - oni povos atingi "se ne eternan pacon", almenaŭ "iompostioman malplioftecon de militoj".


          PRI CELO DE NIA VIVO

"La celo de nia tergloba vivo konsistas en kulturado de humaneco, kaj ĉiuj surteraj vivbezonoj nur servas ĝin kaj devas konduki al ĝi. (Sed) kiel rare oni sur la tero atingas tiun celon! Oni povas konkludi ke aŭ la Kreinto faris eraron, stariginte antaŭ ni humanecon kiel la celon, aŭ tiu celo transiras limojn de nia (tergloba) vivo, kaj la tero estas nur loko, kie ni ekzerciĝas en humaneco, prepariĝante por estonteco." (I,5,5)


          ELEKTITAJ PENSOJ DE JOHANN GOTTFRIED HERDER

  • Ĉio en la naturo estas interligita, unu stato strebas al la alia kaj preparas ĝin. (I,5,6)
  • En koro de ĉiu homo estas enskribita granda leĝo de justeco kaj ekvilibro: kion vi ne volas ke homoj faru al vi, nek vi faru al ili. (I,4,6,5)
  • Sen subigo al Dia leĝo, homo estiĝas plej sovaĝa estaĵo sur la tero. (I,4,6,6)
  • Kie estas homo, tie estas ankaŭ la tradicio. (II,9,1)
  • Animaleco en homo dum lia tuta vivo penas lin ekregi , kaj plimulto da homoj volonte cedas al ĝi. (I,5,6,2)
  • Nur per edukado homo estiĝas la homo. (II,9,1)
  • Kio estas la vera prudento, kio estas la moralo de la justeco, egale komprenis Sokrato kaj Konfuceo, Zoroastro, Platono kaj Cicerono. (III,15,5)
  • Sen respekto de justeco, estas imageblaj nek la prudento nek la homeco. (I, 4,6,5)
  • Firma bonstato de homoj baziĝas nur sur la prudento kaj justeco. (III,15,3)
  • Malprudento detruas homajn aferojn. (III,15,3,5)
  • Maljusteco detruas landojn. (III,15,3,5)
  • El ĉiuj surteraj estaĵoj homo estas la plej malproksima de la celo de sia destino. (I,5,5)
  • Via sola arto sur la Tero, ho homo, estas scio pri la (ĝusta) mezuro. (II,8,5,3)
  • Same kiel unuopuloj, tiel ankaŭ la tutaj ŝtatoj, plej malbone eltenas sian feliĉon. (III,15,5)
  • La homo staras nur unu ŝtupeton pli alte ol la besto. (I,5,5)
  • Eĉ la plej noblajn homojn malnoblaj instinktoj tiras al besteco. (I,5,5)
  • Kiu estas kontenta per kontentigo de (nur) animalaj necesoj, tiu sentas sin agrable sur la tero, sed kiu starigas antaŭ si pli noblajn celojn - ĉie sur la tero li trovas neperfektecon. (I,5,6,1)
  • Neniu besto povas fali tiom malalten, kiel la homo. (II,9,1)
  • Vojo de la kulturo sur nia tero estas la vojo kun kurbiĝoj, kun akraj anguloj, abruptoj kaj ŝtupoj; ĝi ne estas akvo, fluanta glate kaj trankvile, kiel la vasta rivero. (III,15,5)
  • Estas neniu popolo sur la terglobo kiu ne havus religion. (I,4,6,6)
  • Timo ne elpensis diojn, ĝi nur instigis la homan menson konstrui supozojn - ĝustajn aŭ malĝustajn. (I,4,6,6)
  • Eĉ se religio estas nur mensa ekzerco, ĝi estas la plej nobla floro de la homa animo. (I,4,6,6)
  • Homo bezonanta mastron estas besto. (II,9,4,1)
  • Neniu povas konkeri la popolon, kiu ne permesas sin konkeri. (II,9,4)
  • Ankaŭ inter la plej primitivaj popoloj virinoj distingiĝas de viroj per tio, ke ili estas pli mildaj kaj delikataj, ŝatas ornami sin, ŝatas belecon. (II,8,4,3)
  • Ne la milito, sed la paco estas natura stato de la homaro, la milito estas stato de la mizero. (II,8,4,3)
  • La tuta homaro sur la tero estas nur unu la sama homspeco. (II,7,1)

    FONTO: Иоганн Готфрид Гердер ИДЕИ К ФИЛОСОФИИ ИСТОРИИ ЧЕЛОВЕЧЕСТВА (origine: Johan Gottfied Herder IDEEN ZUR PHILOSOPHIE DER GESCHICHTE DER MENSCHHEIT) "Наука", Москва 1977

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/herder.htm

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus