Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Humanismo

 
[ Polazišna stranica ] [ Humanismo ] [ Humanismo en bharata kaj china kulturaj tradicioj ] [ Diogeno ] [ Aristotelo ] [ Aurelio ] [ Cicerono ] [ Moruso ] [ Erasmo ] [ Komenio ] [ Helvetio ] [ Herdero ] [ Shopenhauero ] [ Tolstojo ] [ Raselo ] [ Supeko ] [ Judaisma kaj frukristana penso ] [ Eta kolekto de saghaj eldiroj ] [ Universalreligietika krestomatio ] [ Etiketo ]
 

 

          KONCIZA HISTORIO DE EŬROPA HUMANISMO

Historio de la eŭropa humanismo komencis en la antikva Grekujo. Ksenofono (565-473) rimarkis ke homo estas tiom la homo, kiom li posedas da intelekto. Heraklito (544-480) vokadis samlandanojn esti liberaj de mitoj kaj apogi sin je la prudento. Anaksagoro (500-428) pro sia supozo ke la Suno estas brulvarmega maso estis suspektita kiel ateisto kaj forpelita el la lando. Zenono (490-430) diris ke ĉiuj homoj devus esti samlandanoj, amikoj kaj liberaj homoj, en komuna por ĉiuj homoj socia ordo. Empedoklo (483-423) estis inter unuaj, kiuj provis pruvi evoluon de ĉiuj estaĵoj el la praunuo, surbaze de agado de naturaj fortoj. Protagoro (481-411) konstatis ke “la homo estas mezurilo por ĉio”, ke estas necese kontraŭstaradi diversajn opiniojn kaj ke, kvankam edukado ne estas ĉiopova, oni povas estiĝi virta pere de lernado. Demokrito (460-370) penis kunigi scion kaj homecon, li alvokadis samlandanojn esti moderaj kaj vivi harmonie. Sokrato (470-399) strebis atingi absolutecon de etikaj nocioj kaj substrekadis kiel idealan – unuecon de etikaj teorio kaj praktiko. Platono (428-348) konsideris ke ĉiu ano de la homa komunumo (socio) devas konscience plenigadi sian devon, kaj li provis konstrui idealan etikon. Ankaŭ Aristotelo (384-322) konsideris ke nur en la homa komunumo (socio) oni povas plene evoluigi siajn homajn ecojn, sed por tion atingi oni devas kultivi personan virtecon. Epikuro (342-271) diris ke oni ne devas timi pro la morto, ĉar morto signifas perdon de sentoj. Humanismajn ideojn de antikvaj grekaj (=helenaj) pensuloj en praktiko grandparte realigis atena ŝtatestro Periklo (495-429), sub kiu Ateno antigis kulminon de sia potenco kaj scienca kaj arta evoluo.

Helenaj idealoj de kultivado de spirito kaj korpo paideia, kaj de homamo, homeco, homeca sinkonduto filantropia estiĝis en la antikva Romanio unu idealo – humanitas. Cicerono (106-43) atentigis ke virto estas valoro per si mem, sendepende de premio aŭ puno, kaj ke la vera leĝo estas natura, ĉiama kaj eterna, egala en Ateno kaj en Romo, egala iam kaj poste. Lukrecio (98-55) alvokadis homojn liberigi de mensdevojiĝoj. Seneko (4-65) konsideris la homon io sankta, kaj ke ĉiuj sklavoj estas homoj, do – laŭnature – liberaj.

Kristanismo, proklamita de imperiestro Konstanteno (280-337) la privilegiita religio en la Romana imperio kaj, post ĝia disfalo iom post iom plivastiĝinta tra tuta Eŭropo, establis kristanan koncepton de la mondo kaj vivo kiel dominantan dum venontaj jarcentoj. Sed, laŭ kristanismo: 1) en la unua plano estas Dio kaj ne tiom la homo, 2) la virto estas rezulto de kredo kaj fido je Dio, kaj ne tiom de memperfektiĝo, 3) la kritika pensado devas esti anstataŭigita per studado de la Biblio, precipe de la evangelioj, 4)  la vero ne tiom estas rezulto de la mensa esplorado, sed ĝi estas enkorpigita en la persono de Jesuo Kristo, kaj ĝia ekskluziva interpretanto estas la eklezio. Klemento el Aleksandrio (150-215) starigis tezon ke filozofio ĉe helenoj kaj romianoj, samkiel Torao ĉe hebreoj, estis nur edukado por Kristo: la Torao kaj filozofio kuniĝas kaj finiĝas en la Nova Testamento. Tertuliano (160-220) tute malakceptis filozofion kaj vidis la solan solvon en la kredo. Gregoro el Niso (335-395) konsideris ke antaŭ ĉiu homo estas du eblecoj: resti la homo tergloba aŭ estiĝi la homo ĉiela – kio estas multe pli bone. Laŭ Gregoro el Niso ĉiu homo havas liberan volon kaj estas respondeca por siaj agoj. Sed baldaŭ Boetio (480-524) kuraĝigis en kristanismon enigi iujn valorojn de la helena-romana civilizo: li reakcentis la homon, lian lokon, celon kaj sencon en la kosmo. La  liberan, kritikan pensadon li agnoskis la homa tasko. Eriugeno (810-877) konkludis ke Dio ne estas estaĵo ekster la mondo, sed ke ĝi estas la mondo mem (=panteismo), kaj ke en tiu mondo la plej superan lokon havas la homo. La eternaj punoj, laŭ Eriugeno, ne ekzistas, sed ĉio finfine estiĝos ideala harmonio. Abelardo (1079-1142) alvokis la homon reveni al si mem kaj Okkamo (1290-1350) atentigis ke ankaŭ pripensado de aferoj tiumondaj devas baziĝi sur principoj de logiko.

Oficiala kristanismo tiajn kaj similajn pensojn plejparte malakceptadis kaj iliajn autorojn publike akuzadis. Tamen, revivigon (=renesancon) de la helenantikva libera, kritika homa pensado nenio plu povis haltigi. Ĝi progresigadis laŭ grado de diversloke en Eŭropo rapide plialtiĝanta bonstato. Naskiĝis humanismo kiel la intelekta, kultura kaj morala movado. Elstaraj humanistoj de tiu epoko estas Petrarko (1304-1374), Rojhlino (1455-1552), Mirandolo (1463-1494), Erasmo (1469-1536), Moruso (1478-1535), Zvinglio (1484-1531),  Viveso (1492-1540), Patricio (1529-1597), Bruno (1548-1600), Kampanelo (1583-1645), Grotiuso (1583-1645), Komenio (1592-1679). Bruno asertis ke la universo estas senlima. Kampanelo proponis starigon de ideala socio, baziĝanta sur libereco kaj scienceco. En sia verko “Utopio” Moruso pledis por libereco de la homa pensado, religia toleremo kaj ekonomia egalrajto de ĉiuj civitanoj. Erasmo akre kritikis religian dogmismon, fanatikismon, priridis homan stultecon kaj predikis originevangelian kosmopolitismon kaj pacifismon. Komenio proponis enkondukon de unu simpla, universala, artefarita lingvo per kiu oni povus pli efike ol per la tiama tuteŭropa lingvo – la latina – plivastigadi sciojn kaj virtojn tra la mondo. Okazinta sin sub forta premo de humanismaj pensoj kaj ideoj Kristana eklezio ne povis la novajn ideojn almenaŭ parte ne akcepti, sed parte ĝi reagis per enkarcerigado kaj brulmortigado de iliaj aŭtoroj. La okcidenta kristanismo baldaŭ disfalas je romkatolikismo kaj reformacio (t.n. protestantismo).

Denova prioritatigo de la homa menso, prudento (=racio) naskis novepokan raciismon. Spinozo (1632-1677) senskrupule submetis la Biblion al racikritika metodo, li deklaris sin panteisma kaj li esprimis sian kredon ke homoj povus interkompreniĝi se ili vivus laŭ racio. Loko (1632-1704) postulis individuan liberecon de religiaj konvinkoj. Voltero (1694-1778), Rusoo (1712-1778), Helvetio (1715-1771), Lesingo (1729-1781), Herdero (1744-1803), Kantio (1724-1804) estis pensuloj de ĉiam pli kaj pli liberala humanismo. Ili ĉiuj substrekadis gravecon de la ĝenerala edukado kaj klerigado. Hegelo (1770-1831) starigis fundamentojn de moderna kompreno de rilatoj inter la socio kaj la ŝtato, la unuopulo kaj la socio. La tuta homa historio, laŭ li, estas evoluo de la spirito, kaj diversaj historie atingitaj gradoj de libero montras evoluon de la humaneco. Tiu vojo, kaj suprenigado, estas tre malrapida. Fojerbaho (1804-1872) esprimis similan koncepton, sed li starigis en la unuan planon – materion. Komto (1798-1857) malakceptis ĉion krom “pozitivan ekscion de faktoj”, kaj tio estiĝis karaktera por tuta moderna epoko, precipe por la modernepoka scienco. Pozitivisto Milo (1806-1873), anstataŭ kolektivismon de Komto, promulgis individuismon. Unu el la plej elstaraj humanistoj de la moderna epoko, radikala kontraŭulo de militoj kaj, precipe, de la atomnuklea armiĝado estis Raselo (1872-1970). Al li idee proksimas elstara kroata humanisto Supeko (1915-2007). Ateisto Sartro (1905-1980) konsideris sian t.n. ekzistadismon la moderna humanismo. Iuj modernaj humanistoj, kiel ekz. Bartho (1886-1968), ne sen iugrada sukceso, daŭrigas en iom modernigita formo kristanan humanismon de Erasmo kaj Moruso.        

         

          ETA KOLEKTO DE HUMANISMAJ PENSOJ

  • La homo estas parto de la naturo, kaj ne io al ĝi kontraŭstaranta. (Russell)

  • Homo devas sin kompreni ne kiel izolitan unuopulon, kies tagoj estos baldaŭ elĉerpitaj, sed kiel parteton de la vivrivero, fluanta ek de la unua semo ĝis la malproksima kaj nekonata estonteco. (Russell)

  • La naturo ne donis al la homo tutan perfektecon por kiu ĝi estas kapabla, li devas ĝin mem disvolvi. (Kant)

  • Destino de la homo estas vivo kun (aliaj) homoj en la socio, kaj sinkultivado en ĝi per la scienco kaj arto, civiliziĝado kaj morala pliperfektiĝado. (Kant)

  • Por ke homo bone vivu li devas havi sufiĉajn enspezojn, bonan sanon kaj laboron (kiu ne estas neinteresa), edukon kaj amikojn, li devas ĝui amon kaj havi infanojn (se li ilin deziras). (Russell)

  • Nur dank’ al edukado homo estiĝas la homo. (Herder) 

  • Gvidprincipo de la klereco estas: kuraĝe uzu propran prudenton. (Kant)

  • Elitoj subtenas kaj ekscitas mensdevojiĝojn de homoj neprudentaj por ilin misuzadi je propra utilo kaj profito. (Erasmo)

  • En la koro de ĉiu homo estas enskribita granda leĝo de justeco kaj ekvilibro: kion vi ne volas ke aliaj homoj faru al vi, nek vi faru al ili. (Herder)

  • Havu agrablan kaj ĉarman vizaĝon, digne kaj ĝentile sinkondutu kaj rilatu al aliaj homoj, viaj vortoj estu afablaj kaj veraj, estu bonvolema kaj sincera. (Komenský)

  • Maljusto detruas landojn. (Herder)

  • Grandan riĉecon oni povas nek akiri nek konservi sen peko. (Erasmo)

  • La tuta ĉi-mondo estas nur unu komuna lando de ĉiuj homoj. (Erasmo)

  • Granda obstaklo por la paco, klereco kaj plivastigo de la vero estas lingva ĥaoso en la homaro. (Komenský)

  • Ne estas tiom malbona paco, kiu estus malpli bona ol la plej bona milito. (Erasmo)

  • Homoj devas alkutimiĝi al toleremo kaj evitado de perforto, aŭ la (tuta) civilizo malaperos en ĝenerala degradado kaj mizero. (Russell)

  • Se la homaro volas plilongigi sian ekzistadon, ĝi devas fari drastajn ŝanĝojn en sia pensado, sentado kaj sinkonduto. (Russell)

Kunmetita laŭ: http://zagreba-esperantisto.hr/servetus/humanizam.htm


A l d o n o : 

ETA HISTORIO DE HUMANISMO EL LA OKCIDENTKRISTANA VIDPUNKTO

Antaŭ iom pli ol unu jarmilo kaj duono sur Mediteraneo disfalis la helenromana civilizo. Vere, la Orientromana imperio ekzistis ankoraŭ 1000 jarojn, sed dum tiuj 1000 jaroj ĝi ne ludis iom pli signifan rolon en la monda kulturo kaj civilizo. Ĝi atrofiĝis. La Okcidentromana imperio, kiel pinto de la helenromana civilizo, disfalis estinte sur kulmino de sia bonstato, elinterne ruiniĝinta kaj elekstere atakta de krudaj sed vivoplenaj barbaroj.

Disfalon de la Okcidenteŭropa imperio, tamen, travivis kristanismo. Pri tio precipe meritas benedikta ordeno. La eklezio komencis inter barbaroj sukcese disvastigadi kaj kristanismon, kiel religian produkton de la juda-helena-romana spirito, kaj skribon, kaj lernejan sistemon, kaj ordenajn komunumojn, estintajn centrojn de la kulturo kaj civilizo, kaj ĉio tio en maniero de la okcidentromana organizo, en spirito de la romana juro. En la tuta edukita Eŭropo estis uzata unu komuna lingvo - la latina. Tio estis komenco de nova, escepte fruktodona, kultura kaj civiliza ciklo en Eŭropo.

Kiam tia Eŭropo, rapide pligrandiganta sian spiritan kaj materian bonstaton, komencis ekspansion en alijan partojn de la mondo, ĝi estis spirite kaj materie superiganta plimulton da aliaj civilizoj. Precipe tiusence elstaris iuj partoj de Eŭropo, unuavice Italio, Hispanio, Nederlando, Anglujo. Eŭropa kulturo kaj civilizo estiĝadis ĉiam pli kaj pli rafinita. Ĝi serĉis kaj trovis inspiron en la matura helenromana antikveco, kiu siatempe okazis en la simila situacio. Oni komencis kuraĝe promulgi valorojn, belecojn kaj plezurojn de ĉi-tergloba vivo (dum en la antaŭa epoko oni estis turniĝintaj pli al la vivo netergloba, postmorta), oni postulis pli da toleremo, libereco, justeco, demokratieco... Oni konsideris ke ĉiu homo havas rajton je (ĉi-tergloba) vivo, je evoluigo de personaj potencialoj. Tiu epoko estas kutime nomata Renesanco, kaj en senco idea - humanismo. Tio estis epoko de grandaj artistoj - Petrarca, Boccaccio, Michelangelo, Raffael, kaj pensuloj - Erasmo el Roterdamo, Thomas More... Kristana eklezio komence akceptadis kaj eĉ apogadis novajn tendecojn, sed iom post iom humanistoj komencis pledi por tiomgrada klereco, toleremo kaj demokratieco... kiaj estis malfacile akcepteblaj kiel por ŝtataj, tiel ankaŭ por ekleziaj strukturoj. De tiam komencis iompostioma disiĝado de parto de humanistoj kun eklezio. Tio estis daurigota ankaŭ en epokoj de raciisma kaj kleriga movado kaj kulminis en kazo de unu el la plej elstaraj modernepokaj humanistoj - Bertrand Russell. Tamen, moderna katolika pensulo Hanas Küng, ne sen iugrada sukceso, provas kontinui tradicion de la kristana humanismo.

Humanismo restas konstanta defio, eĉ se ĝi ankoraŭ longe restos limigita, kiel cetere dum sia apero, je relative malgranda cirklo de siaj pledantoj kaj adeptoj (plejparte apartenantaj al socia elito), kaj kvankam ĝi nemalofte estis simplikigata kaj vulgarigata en politika praktiko (kiel en kazo de marksismo kaj moderna okcidentana hedonisma pragmatismo).

Radikoj de humanismo eliras el multe pli malnovaj epokoj, ol tio estis eŭroprenesancaj 14-a 15-a kaj 16-a jarcentoj, ili eliras el komencoj de la monda kulturo kaj civilizo. Ĝiaj elementoj ĉeestas en ĉiuj religietikaj tradicioj. Sufiĉas rememori Moseon kaj Jesuon, Konfuceon kaj Budhon, Mahometon... Tamen, en eŭropa Renesanco humanismo estiĝis sistema mondkoncepto, vivkoncepto, ideologio de la plej noblaj homoj.

 Aŭtora artikolo de Michael Servetus Croatus

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus