Mato Špekuljak

 

 
                

Naslovnica
Polazišna stranica
Radovi
Projekti
Prijevodi
Linkovi

 

 

 

 

 

 

 
 
Humanistički projekti L. L. Zamenhofa

 
[ Polazišna stranica ] [ Demokrit ] [ Diogen ] [ Aristotel ] [ Ciceron ] [ Marko Aurelije ] [ Ivan Česmički ] [ sir Thomas More ] [ Erazmo Roterdamski ] [ Jan Amos Komenský ] [ Claude Adrien Helvétius ] [ Immanuel Kant ] [ Johann Gottfried Herder ] [ Arthur Schopenhauer ] [ Humanistički projekti L. L. Zamenhofa ] [ Bertrand Russell ] [ Nikolaj Berdjajev ] [ Ivan Supek ] [ Tvrtko Švob ] [ Jadran Zalokar ] [ Dražan Gunjača ]
 

 

NA ESPERANTU - EN ESPERANTO

HUMANISMAJ PROJEKTOJ DE L. L. ZAMENHOF

ESPERANTO - HILELISMO - HOMARANISMO


Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) naksiĝis en juda familio en Bjalistoko (urbo en nordorienta parto de Pollando, tiam estinta en la Rusa Imperio). Laŭprofesie li estis kuracisto. Li estas aŭtoro de kelkaj humanismaj projektoj. En jaro 1887 li eldonis broŝuron "La internacia lingvo", sub pseŭdonomo d-ro Esperanto (la doktoro kiu esperas), laŭ kiu oni poste nomis la neŭtralan internacian lingvon en ĝi prezentitan. Esperanto supervivis sian kreinton, kaj hodiaŭ estas la plej disvastigita planlingvo en la mondo . En jaro 1901, sub la latinlingva pseŭdonomo Homo Sum ("Mi estas homo") L. L. Zamenhof publikigis broŝuron "Hilelismo", la unuan version de sia religia projekto celanta trapontadon kaj neŭtraligon de ne nur lingvaj (per neŭtrala internacia lingvo), sed de ankaŭ religiaj bariloj inter homoj naskiĝintaj, kreskintaj kaj edukitaj en diversaj religiaj tradicioj. La broŝuro estis adresita al samgentanoj de L. L. Zamenhof, kun kiuj li kalkulis kiel kun unuaj entuziasmiĝontoj pri la projekto. Praktikonte hilelismon kiel universale akcepteblan racian religion (bazitan sur la biblia tradicio) ili montrus ĝustan religietikan vojon al ĉiuj aliaj homoj (gentoj, popoloj) en la mondo. El malmultaj samgentanoj de L. L. Zamenhof kiuj havis eblecon konatiĝi kun la broŝuro (tuj post ĝia apero la eldonisto bankrotis kaj la broŝuro fakte restis dum kelkaj jaroj neakirebla) nur kelkaj montris iugradan intereson. En jaro 1906 L. L. Zamenhof publikigis (en Esperanto) la duan version de hilelismo (baldaŭ sub la nova nomo - homaranismo). Homaranismo celis ne nur starigadon de la universala religietiko, sed - eĉ unuavice - politikan solvadon de etnaj problemoj direkte al humanisma kosmopolitismo. En jaro 1912 L. L. Zamenhof rezignis de la natura gvidanta rolo en Esperanto-movado kaj plene sin dediĉis al homaranismo. Li komencis preparojn por la 1-a Homaranista kongreso, kiu, laŭplane, devis okazi en neŭtrala Svisio. Sed, eksplodis la 1-a mondmilito kaj la kongreso ne okazis. Zamenhof daurigis okupadi per la projekto, serĉante ĝian plej ĝustan formon Liaj ideaj humanismaj projektoj, diference de la lingva, ne sukcesis supervivi sian aŭtoron. Nelonge antaŭ sia morto L. L. Zamenhof finis tradukadon de la Biblio en Esperanton.


L. L. ZAMENHOF PRI ESPERANTO, HILELISMO KAJ HOMARANISMO

ESPERANTO

  • La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon. (II)
  • Kiam ekzistus lingvo internacia, tiam ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj (tiamaniere) ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. (II)
  • La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi. (II)
  • Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile. (II)
  • La tuta gramatiko de Esperanto konsistas el nur 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro! (II)
  • Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, oni estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn. (II)
  • Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. (II)
  • Esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj "saĝaj" kaj praktikaj" homoj, juĝantaj pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso. (II)

HILELISMO

  • Kiel ajn alte starus la homaro, homojn sen kredo oni ĉiam identigas kun homoj sen konscienco, sen principoj, sen idealoj. (III)
  • Ĉefa principo (de religio de hilelistoj) estas formulita jam antaŭ 2000 jaroj de rabeno Hilelo, kies nomon (religio de hilelistoj) portas. (III)
  • Fundamento (de religio de hilelistoj) estas tiu natura racio kaj tiu natura religia sento, kiuj estas komunaj al ĉiuj homoj. (III)
  • Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio. (III)
  • Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial obeŭ ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentanta voĉo de Dio. (III)
  • Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: ”Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio.” (III)
  • Al (hilelismo) kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. (III)
  • Hilelismo enhavas nenion elpensitan aŭ adaptitan al bezonoj de tiu aŭ alia popolo aŭ partio. (III)
  • Hilelismo fariĝos nur tiam estonta potenca kaj sava religio, se ĝi apartigos sin de ĉiuj naciaj demandoj kaj portos karakteron puran, neŭtrale-homan, por ke en ĉiu hilelista templo ĉiu hilelisto de iu ajn lando kaj nacio sentu sin vere kiel en propra templo. (III)
  • Hilelismo donas al ĉiu sia adepto plenan eblecon aparteni aŭ alkalkuli sin al ia ajn nacio. (III)
  • Malgranda (hilelista) komunumo estos fundamento kaj fermentilo por renaskita kaj frate unuigita homaro. (III)
  • (Hilelismo) devas esti absolute pura (religietiko) kaj havi en si nenion a priori elpensitan, por ke ĝi ne prezentu per si etan sekton laŭ gustoj de tiu aŭ alia manpleno da homoj, sed religion unuecan, unuigantan, ne kontraŭdireblan kaj taŭgan por ĉiuj, kiuj serĉas la veron. (III)
  • Dank' al foresto de elpensitaj dogmoj la hilelista religio neniam estos en malkonkordo kun scienco kaj kun libera homa pensado. (III)
  • (Hilelistoj) libere diskutos kaj studos demandojn pri la esenco de Dio, pri moraleco, pri la esenco de vivo kaj morto. (III)
  • Ekziston de ia nekomprenebla por nia menso tutmonda Forto ne malakceptas eĉ ateisto. (III)
  • Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio kompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon. (III)
  • Hilelistoj trov(a)s necesa doni al sia religio ankaŭ certan eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj memorigus al ili pri esenco de ilia religio. (III)
  • Kongreso de unuaj hilelistoj ellaboros tutan eksteran formon de la hilelista religio, fiksos semajnajn kaj jarajn festojn, la esencon kaj ritojn (kiuj) donos varman poezian religian atmosferon, en kiu (oni) povus ripozi de malvarma prozo de la vivo kaj kolektive fortig(ad)i en si sentojn de vera religio, bazita sur pura idealismo kaj moraleco. (III)

HOMARANISMO

  • Kiel profunde mi kredas, ke post vintro ĉiam devas veni printempo kaj post nokto ĉiam devas veni tago, tiel same profunde mi kredas, ke pli aŭ malpli frue devas veni la tempo, kiam ĉiu lando apartenos ne al tiu aŭ alia gento, ne al tiu aŭ alia religio, sed al ĉiuj homoj, kiuj en tiu lando naskiĝis kaj loĝas. (V)
  • Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. (IV)
  • Dividiteco de la homaro en diversaj reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn estas unu el la plej grandaj malfeliĉoj. (IV)
  • Ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. (IV)
  • La identigado de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio, kaj la pretekstado de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj estas restaĵo el la tempoj barbaraj. (IV)
  • En sia privata vivo ĉiu homo havas plenan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. (IV)
  • Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmlando mi nomas tiun landon en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. (IV)
  • Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj (en senco de "samlandanoj", rimarko de la tradukinto) kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. (IV)
  • Profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj. (IV)
  • Religio devas esti nur afero de sincera kredo, kaj ne ludi la rolon de hereda genta disigilo. (IV)
  • Mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon je kiu mi efektive kredas. (IV)
  • La plej altan por mi nekompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo "Dio" aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. (IV)
  • Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia. (IV)
  • La esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj la ĉefa por ĉiuj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi; ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiuj, miksitaj kun legendoj, donis al ni diversegentaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo. (IV)
  • Kiam en mia loĝloko estos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredantoj, al kiu mi povos aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam mi aliĝos al tiu liberkreda komunumo kaj akceptos por mi ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtralehoman kalendaron ktp. (IV)

    FONTOJ:
    (I) Jeremi Gishron LINGVO KAJ RELIGIO, Eldonejo Sivron, Jerusalem 1986
    (II) L. L. Zamenhof ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA (http://www.rano.org/esenco.html)
    (III) Homo Sum HILELISMO, 1901 ( “Fondumo Esperanto” Helsinki 1972)
    (IV) L. L. Zamenhof DEKLARACIO PRI HOMARANISMO, 1913 (O.V. III-9 VASTALTO 5/7/1991)
    (V) Letero de L. L. Zamenhof al Javal de la 9.4.1906 (laŭ: J. Gishron LINGVO KAJ RELIGIO, Eldonejo Sivron, Jerusalem 1986)


MALPLI KONATAJ PENSOJ DE L. L. ZAMENHOF 

PRI ESPERANTO

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, au fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn...

(El: L. L.Zamenhof  ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA

PRI "INTERNA IDEO DE ESPERANTO"

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Tamen la Esperantismo havas ankoraŭ flankon idean. Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo estas - frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperantismon de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo...

Vi ĉiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigas ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentas en nia koro. Ni sentas, ke komenciĝas falado de la muroj inter popoloj, ni sentas la spiriton de ĉiuhoma frateco... Ĉiu, kiu uzas Esperanton, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon, malvarman internacian komprenilon. Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon... La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: “Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn...”

(L. L. Zamenhof)


PRI HILELISMO 1901

Ni ne havas eĉ la plej malgrandan intencon elpaŝi kun ia nova kredo. Apero de nova kredo en nia tempo ĝenerale jam estas nekonceptebla, kaj se tia eĉ povus iam ankoraŭ aperi, ĉiukaze ne ni aŭdacus esti ĝia fondanto. Ni ne havas eĉ la plej malgrandan deziron aŭdace enpenetri en dian sferon de kredo.

(El: Homo Sum HILELISMO 1901)

Mia ŝanceliĝado daŭras jam pli ol ses jarojn, kaŭzante al mi tre grandan kaj turmentan internan bataladon, kaj ĝis nun mi ne povis ankoraŭ veni al ia definitiva decido. … En la jaro 1903 mi post multaj klopodoj ricevis returne ĉiujn ekzemplerojn de mia broŝuro ("Hilelismo" el la jaro 1901 rim. de la redaktoro) kaj kaŝis ilin en mia ŝranko, ĉar tiam miaj konvikoj jam iom shanĝiĝis. Jam pli ol ses jarojn mi konstante ŝanceliĝas pri tio, ĉu oni devas enkonduki la hilelismon antaŭe inter hebreoj, aŭ tuj proponi ĝin al personoj de ĉiuj popoloj. La tuta afero Esperanto estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo. Por klarigi al Vi bone tiun ĉi ideon, mi devus skribi ne leteron, sed dikan libron - alie Vi ne komprenos, kaj la ideo, kiun mi pripensadis en la daŭro de mia tuta vivo, ŝajnos al Vi ia simpla utopio, kvankam ĝi estas tre facile efektivebla, kaj se mi nur havos iam pli liberan tempon kaj pli bonan sanon, mi nepre ĝin efektivigos.

(El: letero de L. L. Zamenhof al Javal, 24.09.1905)
Laŭ: J. Gishron, LINGVO KAJ RELIGIO Centro "Sivron" Jerusalemo 1986


KELKAJ MALPLI KONATAJ PENSOJ DE L. L. ZAMENHOF PRI HILELISMO KAJ HOMARANISMO

Hilelisto

Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la "Deklaracion de Hilelisto" kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj hilelistaj rondetoj.

Nomo "hilelismo"

Sian ĉefan… principon la homaranoj nomis "hilelismo" ne por honori… Hilelon*…, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala propaganda intenco) ĝuste de Hilel…

Pri la homaranismo
"Ruslanda Esperantisto" 1906
n-ro 5, o.v. III-7
p.v.z. 06-61
registro 1992-09-09

Esenco de la hilelismo

La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭ-parolojn en siaj naciareligiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

Hilelistaj temploj

Kiam estos fondita templo hilelista, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin. En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.

Dogmoj de Hilelismo.
"Ruslanda Esperantisto" 1906
n-ro 1, o.v. III-3
p.v.z. 06-17
registro 1992-09-09

Fina celo de la hilelismo

La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

Esperanto kaj hilelismo

Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus - nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj.
Mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.
Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

(El: letero de L. L. Zamenhof al A. A. Kofman 15.5.1901
(laŭ “Literatura Foiro” No 190)

Hilelismo kaj esperantismo

Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo! Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la hilelismo.


LASTAJ VORTOJ DE ZAMENHOF

Post kiam la 14-an de aprilo 1916 Zamenhof mortis sur lia skribotablo restis kvarpaĝa papero, kun la lastaj notoj kiujn li skribis per krajono, skizante artikolon:

"Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16 ĝis 18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis. Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar MIA kredo estas tute alispeca ol ILIA kredo... Estus pli prudente, se mi silentus, sed mi ne povas. Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkau la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."

(El: M.Boulton ZAMENHOF)


EL PAROLADOJ DE L. L. ZAMENHOF

EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAŬ LA 1-a KONGRESO ESPERANTISTA

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas…

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, - tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu pensis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi…
En la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo: 
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero…

El parolado de L. L. Zamenhof antaŭ 1-a Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 05.08.1905, registrita de Hirotaka Masaaki (1991-07-05)
(El kolekto de verkoj de L. L. Zamenhof
http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html, preparita de Hirotaka Masaaki)


EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAŬ LA 2-a KONGRESO ESPERANTISTA

Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por la utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon!" Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon.

El parolado de L. L. Zamenhof antaŭ 2-a Kongreso Esperantista en Geneve, 28.08.1906, registrita de Hirotaka Masaaki (1991-08-25)
(El kolekto de verkoj de L. L. Zamenhof
http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html, preparita de Hirotaka Masaaki)


EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAŬ LA 3-a KONGRESO ESPERANTISTA

La mondo ĉiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial - por ne fortimigi de ni grandajn amasojn, ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla Esperantisteco, t.e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo? Esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj, nek agoj, kiel li ne respondas por niaj.

Li povas esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, malamanto de homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li, nomi sin Esperantisto. Sed se li volas veni al Esperantista kongreso, aŭ se li volas aliĝi al alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la afero ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn kaj principojn. En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la Esperantismo.

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn".

Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj?

El parolado de L. L. Zamenhof antaŭ 3-a Kongreso Esperantista en Cambridge, 12.08.1907, registrita de Hirotaka Masaaki (1991-08-31)
(El kolekto de verkoj de L. L. Zamenhof
http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html, preparita de Hirotaka Masaaki)


EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAŬ LA 8-a KONGRESO ESPERANTISTA

Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi "majstron", ke vi ĉesu honori min per tiu titolo…

Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas laŭvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neutrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi…

Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena… sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas…

El parolado de L. L. Zamenhof antaŭ 8-a Kongreso Esperantista en Krakow, 1.08.1912, registrita de Hirotaka Masaaki (1992-08-12)
(El kolekto de verkoj de L. L. Zamenhof
http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html, preparita de Hirotaka Masaaki)

 

 
   

 

Maxima inter homines bona sunt iustitia et humanitas. Iustinianus