Komputil-pirato atakis nian portalon
Verkita de Admin   
12/11/2008

Je la 2h00 nokte la 12-an de novembro, en la Forumo de nia portalo aperis anglalingvaj tekstoj kaj fotoj, kiujn al ni trudis komputil-pirato kiu sin prezentis  kiel “Huseyingazi - Turkis Republican Hacker”. Inter la 2h00 kaj la 9h00 kiam estis forigita la nekonvena enhavo, nia retejo estis kelkcentfoje vizitita. Ni pardonpetas al la intertempaj uzantoj, ĉar ni ne tuj rimarkis aperon de piratatako. El nia portalo pro tio devis esti pormomente forigita la tuta Forumo. Kompreneble, ĝi estos rekonstruita post iom da tempo.