DINKO MATKOVIĆ (1925-2016) |
Verkita de Josip Pleadin | |
25/02/2016 | |
La 24-an de februaro 2016 en Split forpasis en la 91-a vivojaro Dinko Matković, la lasta esperantisto el la adriatika insulo Hvar. Dinko Matković naskiĝis en Vrboska (insulo Hvar) la 10-an de junio 1925. Li diplomiĝis en la Supera pedagogia lernejo en Zagrebo, kaj kiel instruisto postenis en diversaj urboj. Al lernantoj li instruis la anglan lingvon, sed ekde 1946, kiam li aŭtodidakte ellernis Esperanton, la Internacia Lingvo fariĝis lia ĉefa temo por la tuta vivo kaj li instruis ĝin al lernantoj el Dubrovnik kaj Jelsa. Kun siaj lernantoj li partoprenis en la internacia lerneja korespondado “Grajnoj en vento”. Li estis membro de Esperantaj societoj en Zemun, Zagrebo, Dubrovnik kaj Split, en Dubrovnik eĉ societa prezidanto. Dum multaj jaroj li estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, partopreninto de kelkaj SAT- kaj Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj diversaj aliaj Esperantaj aranĝoj en pluraj landoj. En la lastaj jardekoj li okupiĝis pri verkado de aforismoj, kiuj aperis nacilingve en la libro “Buodulske batudice” (2001) kaj Esperantlingve en la verko “333 cerbaj impulsoj” (2001). Liaj aforismoj aperadis en la humurrubriko Pomet de la gazeto Slobodna Dalmacija kaj estis legitaj en Radio Split. Pola esperantisto Georgo Handzlik elektis 29 aforismojn de Dinko Matković por la antologio de originalaj aforismoj “Verdeskaj Pensoj”. Li kolektadis ĉakav-dialektan lingvan riĉaĵon (proverbojn) de sia naskiĝvilaĝo kaj en 2004 kroatlingve verkis Vortaron de frazemoj kaj proverboj de Vrboska sur la insulo Hvar. |