Mortis prof. Anđelko Runjić, eksprezidanto de la kroata parlamento (Sabor) kaj esperantisto |
Verkita de Radenko Milošević | |
18/09/2015 | |
Kiel mi malkovris, ke mia amiko kaj profesoro Anđelko Runjić, karese nomita Bambe, estis esperantisto? Antaŭ pluraj jaroj, revenanta iun tagon el esperantista kunveno, mi vizitis kafejon sur la zagreba "Malgranda placo", oficiale titolita Brita placo. Tie mi renkontis s-ron Runjić. Post lia demando de kie mi venas, kaj mia respondo pri la esperantista kunvenon, li demandis min E-lingve: Ĉu vi parolas Esperanton? En la posta kroat-lingva interparolo mi eksciis, ke li estis multjara esperantisto, sed pro sia profesora kariero en la Ekonomia fakultato de Zagreb kaj pro la politikaj funkcioj, li ne suksis multe okupiĝi pri Esperanto. Li konsentis fariĝi membro de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, sed pro la multjara malsano, malgraŭ sia varma deziro, li ne sukcesis aktivi por Esperanto. Prof. d-ro Anđelko Runjić, estis iama dekano de la Ekonomia fakultato en Zagrebo, verkisto, eksa kroatia politikisto kaj la lasta prezidanto de la parlamento (Sabor) de iama Socialisma Respubliko Kroatio. Ĉe la komenco de la demokratiaj ŝanĝoj sojle de la 1990-aj, li apartenis al la t.n. demokratia alo de la tiam reginta Partio. Prof. Runjić subskribis la Leĝon, per kiu en Kroatio estis enkondukita plurpartieco. Tiutempaj tagĵurnaloj skribis ke, transdoninte la decidon pri multpartiaj balotoj en Kroatio, li ĝojkriis, ke li estas tre feliĉa ĝisvivinte tiun historian tagon. La 30-an de majo 1990 li transdonis la regpovon en la Respubliko Kroatio al la Kroata Demokratia Unuiĝo (kroate: HDZ), kiu venkis ĉe la liberaj multpartiaj balotoj. |