POZITIVA PRITAKSO DE ESPERANTO EN LA TELEVIDO |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
12/06/2015 |
La unua programo de Kroata televido la 8-an de junio 2015 dissendis prilingvan elsendon “Jezik za svakoga” (Lingvo por ĉiu), en kiu la unua ero estas pozitiva pritakso de Esperanto. Gasto de la elsendo estis d-ro sci Velimir Piškorec, orda profesoro en la Katedro pri la germana lingvo de la Germanistika fako ĉe la Filozofia fakulteto en Zagrebo.
La valoro de ĉi tiu elsendo troviĝas en la fakto, ke pozitive sed argumentite pri Esperanto parolas fakulo pri lingvistiko. Por scivolemuloj jen la ligilo de la elsendo: http://www.hrt.hr/enz/jezik-za-svakoga/287868/
|