La nordkroata urbo Bjelovar estis serioza kandidato por organizi ILEI-konferencon en 2016, sed la fina elekto de ILEI estis la hungara urbo Nyíregyháza. Ĉar la kandidatiĝo de Bjelovar estis tre serioze preparita, ILEI proponis, ke en Kroatio, anstataŭ la konferenco, oni organizu kulturan kaj pedagogian festivalon de ILEI, pri kiu jam antaŭe ekzistis planoj. Kvar kroatiaj societoj, respektive Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) kaj Bjelovara Esperantista Societo (DEB), kune akceptis la proponon, kaj elektis Bjelovaron kiel lokon por okazigo de la festivalo, kiu akiris la titolon ILEI-FEST. ILEI-FEST okazos inter la 6-a kaj 13-a de aŭgusto 2016.
La respondeculo de ILEI pri konferencoj, s-ro Radojica Petrović el Serbio, vizitis Bjelovaron, por kune kun la reprezentantoj de la kvar societoj pridiskuti diversajn organizajn detalojn. La 11-an kaj 12-an de majo okazis intensaj interparoloj, en kiuj partoprenis Radojica Petrović, Marija Jerković, Radenko Milošević, Franjo Forjan, Zdenka Polašek, Nenad Margetić, Mirjana Saks kaj Josip Pleadin. Estis elektita Loka Festivala Komitato (LFK), kies prezidanto estas Franjo Forjan. Reprezentantoj de Bjelovara Esperantista Societo organizis por s-ro Petrović ankau aŭdiencon ĉe la departementestrino s-ino Đurđica Ištef Benšić, kiu okazis la 12-an de majo.
|