Verkita de Radenko Milošević |
11/12/2014 |
Zagrebo
Kroata Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro, Draškovićeva 45, Zagreb
Granda salono (1-a etaĝo), la 15-an de decembro 2014 je la 10h00
Dediĉita al la:
- 60-a datreveno de la Unesko-rezolucio pri Esperanto,
- 40-a datreveno de la “Hamburga puĉo”,
- 105-a naskiĝ-datreveno kaj 27-a morto-datreveno de Ivo Lapenna
- 90-jariĝo de fervojista Esperanto-movado en Zagrebo kaj Kroatio
PROGRAMO
10h00 - La Espero (himno)
10h10 - Saluto de la prezidanto de UZE, Radenko Milošević
10h20 - Disaŭdigo de parolado de Ivo Lapenna pri Esperanto
10h30 - Prezento de la libro “Esploro kaj Dokumentado” de Ivo Lapenna
- Parolado de Birthe Lapenna
- Marija Jerković legas la citaĵojn pri la Rezolucio favore al Esperanto el la ĉapitro 6
de la prezentata libro
11h30 - Zlatko Hinšt prelegas pri la “90-jariĝo de la fervojista Esperanto-movado
en Zagrebo kaj Kroatio”
11h45 - Marija Vešnik deklamas poemon de Emilija Obradović
11h50 - Zdravko Seleš proklamas laŭreatojn de la Literatura konkurso “Ivo Rotkvić”
(Konkursa ĵurio: Zdravko Seleš, Jozo Marević kaj Zlatko Hinšt).
12h00 - Radenko Milošević proklamas la premion “Degenio velebita”
12h10 - Zdravko Seleš prezentas la kroatlingvan libron "Galović i zađne stvari”
(Galović kaj la lastaj aferoj) kaj klarigas la nealtrudan reklamadon de Esperanto
12h20 - Josip Pleadin prezentas la literaturan kaj eldonan kunlaboron kiu evoluis
en 2014 inter Kroatio kaj Pollando
12h30 - Gajuletoj kantas kaj dancas sub gvido de Silvija Fostač
12h45 - Libroservo kaj amikumado de la partoprenantoj
|