Verkita de Radenko Milošević |
17/11/2014 |
Fonto Nacional.hr
Forpasis la granda kroata pentristo kaj bonfaranto, nia amiko s-ro Hrvoje Šercar. Li estis grandega subteninto kaj kunlaborinto de kroatia Esperantujo, kiun ni esperantistoj inter ni karesis kiel „nia esperantisto-pentristo“. Kelkfoje ni kunlaboris. Li kunvojaĝis kun zagrebaj esperantistoj al Bolonjo 1989, kie ni zagrebaj esperantistoj ricevis la oran medalon de la bolonja urbestro por la kunlaborado kun bolonjaj esperantistoj. S-ro Šercar donacis tiuokaze la pentraĵon, kiu prezentis ujon entenantan du vidindaĵojn de la ĝemelurboj: la katedralon de Zagreb kaj du turojn de Bolonja. Sindone ni donacis al kroatiaj esperantistoj liajn kvar desegnaĵojn de kroatiaj vidindaĵoj kiuj estis enkonstruitaj en la afiŝo okaze de la Centjariĝo de Esperanto en Kroatio. Estis tio kernaj aldonoj al la afiŝo kaj la „pentraĵbrikoj“ enkonstruitaj en kroatia esperantujo. Hrvoje Šercar estos ĉiam nia kroatia neforgesebla helpesperantisto.
Legu plu en sekvonta Zagreba esperantisto
|