"Renkontiĝo kun la hungara minoritato estis por mi unika travivaĵo", skribis al bjelovaraj esperantistoj Hungarino Judith el Pécs, post la vizito al la Unua festivalo de minoritatoj en Končanica, kien ŝi venis akompanita de siaj esperantistaj gastigantoj, je invito de Šandor Toth, la prezidanto de la Konsilio de hungara minoritato en la Departemento Bjelovar-Bilogora. Judith venis al Bjelovar kiel partoprenanto de la aranĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo", kies programoj ĉi-jare estis dediĉitaj al la partnera lando Hungario. Kune kun ŝi venis esperantistoj el Pécs, Szeged, Tatabánya, Pápa kaj aliaj urboj, kaj trovis sin tie ankaŭ Litovino Nijolė el Šiauliai.
Fotita de Berislav Rubčić
Sabaton (la 20-an de septembro), la unuan tagon de la aranĝo, deko da mebroj de Bjelovara esperantista societo florkronis la tombon de la poeto kaj esperantisto Željko Sabol en la tombejo de sankta Andreo.
Dimanĉon al Bjelovar venis ĉirkaŭ cent geesperantistoj el diversaj urboj de Kroatio, por ĝui la riĉan kaj diversspecan programon, kiu komenciĝis en la Popola biblioteko "Petar Preradović", kie inter la 12-a de septembro kaj 4-a de oktobro estas vizitebla ekspozicio "Nekonata Hungario". En la ekspozicio parolis anstataŭantino de la urbestro de Bjelovar s-ino Lidija Novosel, direktoro de la biblioteko s-ro Marinko Ilinčić kaj prezidanto de Bjelovara esperantista societo Franjo Forjan. Profesoro Nikola Turk el Zagrebo kaj la eldonisto "Grafokom" el Đurđevac, ĉi-okaze transdonis al la biblioteka direktoro Esperantajn librojn.
Enkadre de la temo "Tuŝpunktoj de la kroata kaj hungara historioj", pri "Ok jarcentoj de la kroata kaj hungara kunvivado - personoj kaj eventoj", prelegis la prezidanto de UZE Radenko Milošević.
Ankau la ĉi-jara aranĝo ne povis pasi sen la tradicia deklamkonkurso por lernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj, kies partoprenantoj recitis originalan Esperantan kaj Esperantigitan kroatan poezion. La konkurso estis organizita kunlabore kun Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto el Zagrebo, kaj la programon gvidis Marija Jerković. Kiel la plej bona deklamantino estis proklamita Katarina Sokač, kiu la ĉampionan pokalon portis al la Gimnazio d-ro Ivan Kranjčev en Đurđevac, kaj na malpli sukcesaj estis Dora Jambrošić kaj Lucija Oroz el la Elementa lernejo Davorin Trstenjak Zagreb kaj Marija Halusek el la Elementa lernejo Viktor Šignjar el Virje. Ekster konkurenco deklamis du plenaĝulinoj: Mihaela Cik el Đurđevac ("Fingroringo de mia morta patrino" de Željko Sabol) kaj Judith Szücs el Pápa ("Cantata profana" de Béla Bartók).
Eĉ du novaj Esperantaj libroj estis prezentita en Bjelovar. La vojaĝlibron "De Patagonio ĝis Alasko" de Tibor Sekelj, prezentis literaturprofesoro Zdravko Seleš. Partoprenis la vidvino de la aŭtoro, s-ino Erzsébet Sekelj kaj parto el la 25 tradukantoj de la libro.
Grandan intereson vekis la libro "La triĝiba monto" de la sikula verkisto Ferenc Szemlér el la rumania Transilvanio, kiun Esperantigis Lenke Szász. La verko priskribas eventojn en Mošćenička Draga en Kroatio, sojle de la Unua mondmilito, kies centjariĝon ni signis ĉi-jare.
Post la komuna fotado ĉe la pavilono en la urba parko, la partoprenantoj direktiĝis al la Kafejo kaj dolĉaĵejo "Zagorje", kie estis oficiale malfermita pentraĵekspozicio de la hungara pentristino kaj esperantistino Orsolya Ombódi. La ekspozicio restas malfermita ĝis la 20-a de oktobro.
Plurhora amikumado okazis en la Hotelo "Central", kie aparte amuza estis la danca kaj muzika programo de la infangrupo "Gajuletoj" el Zagrebo, kiujn trejnis ilia instruistino Silvija Fostač. Apartan akcenton al ĉi tiu aranĝo donis ankaŭ la zimbalona muziko de Andrija Maronić el Đurđevac, kiu ludis hungarajn melodiojn.
La tritagan aranĝon kunorganizis ankaŭ la Ekonomia kaj buroteknika lernejo en Bjelovar, en kiu lundon, la 22-an de septembro, estis organizita la programo "La vivo kiel aventuro", dediĉita al la vivo kaj verkoj de la mondkonata vojaĝanto kaj esperantisto Tibor Sekelj. Kun partopreno de sinjorino Erzsébet Sekelj, la programon aranĝis la lernejestro Vojislav Kranželić, la profesorinoj Radmila Radić-Parlov kaj Dunja Šverko, kaj la lernantoj-deklamantoj Martina Malčić kaj Mateo Jukić.
Menciindas, ke dum la aranĝo en Bjelovar restadis ankau József Németh, la redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo", kiu venis kiel neoficiala reprezentanto de Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj. Lia vizito gravas pro la kandidatiĝo de Bjelovar por gastiganto de ILEI-konferenco en 2016.
La tuta programo montras la seriozecon kaj kapablojn de la organizantoj, respektive de Bjelovara esperantista societo, kiu estas unu el la plej aktivaj kroatiaj Esperanto-societoj. La aranĝon finance subtenis ankaŭ la Urbo Bjelovar.
|