La 11-an de la aŭgusto 2014 pasis ducent jaroj post la naskiĝo de granda kroata verkisto kaj eksbanuso IVAN MAŽURANIĆ, kromnomita “la popola banuso“. Li naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1814 en Novi Vinodolski.
Lian vivon markis du karakterizoj: politikaj atingoj kaj kontribuoj al la nacia kroata literaturo. Skribante pri Ivan Mažuranić, ni devas nin demandi ĉu pli alte estu taksata la verkista aŭ la politika agado de la grandulo? La signifon de lia banusa regado oni alte taksis en Kroatio en la tempo de la hungara premo dum la Triunua reĝlando Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio. Mažuranić en la politika vivo de Kroatio atingis la plej altajn rangojn. Li estis kroata kanceliero, kaj fine la unua pleb-devena banuso. En siaj senĉesaj bataloj kontraŭ la hungaraj proprigoj de lia patrolando, li bedaŭrinde turnadis sin al malĝusta flanko por serĉi helpon: al la viena kortego, kiu preskaŭ neniam estis amikeca al la kroata popolo. En labirinto de la tiamaj politikaj rilatoj de la aŭstri-hungara dualismo, Mažuranić deziris starigi rilatojn de la Triunua reĝlando kontraŭ Hungario, sed Aŭstrio pro la propraj celoj eluzis lian konfidon. Post kiam ĝi ne redonis la promesitan “Militregionon” al Kroatio, Mažuranić rezignis pri la banusa pozicio. Dum sia regado (1873-1880), Ivan Mažuranić enkondukis multajn reformojn: li modernigis la ŝtatan administracion, proklamis liberalajn leĝojn pri rajto de kunvenado kaj preslibero, kaj antaŭ ĉio li zorgis pri popola klerigado, malferminte multajn lernejojn kaj kulturajn instituciojn. Dum lia regado ekfunkciis ankaŭ la Zagreba Universitato. Kiam Kroation premis la regado de Khuen-Hedervary, kiu iom post iom venigis Kroation al la nivelo de hungara kolonio, Ivan Mažuranić en sia lasta alparolo al la kroata parlamento (Sabor), esprimis sian patriotan optimismon per jenaj vortoj: ”Mi kredas je pasinto, nuno kaj estonto de Kroatio!”
La tiutempa ĵurnalo ”Obzor” (=Horizonto) tre precize pritaksis la personecon de Mažuranić skribinte, ke en lia malafabla kaj silentema personeco montriĝas enigma miraklo kaj neĉiutaga trezorejo de talento, kaŝita en profundo de lia modesteco. Tiu trezorejo de talento naskigis esceptan verkon, la plej bonan verkon de Mažuranić, la eposon ”La morto de Smail-agao Čengić”, kiu eĉ plurfoje estis tradukita al Esperanto.
En la verkaro de Mažuranić ne troviĝas nur poeziaĵoj verkitaj sub la influo de Iliria movado el la jaro 1835, sed ankaŭ artikoloj per kiuj li helpis al literatura evoluo de la kroata lingvo, kiel broŝureto “La Kroatoj al la Hungaroj”. Mirakla koncizeco de la eposo “La morto de Smail-agao Čengić” iĝis unu el la plej grandaj atingaĵoj de la kroata literaturo, kaj ”La Kroatoj al la Hungaroj” brila ekzemplo de moderna kroata poezio.
|