La unua en Rusio Somera Esperanto-Studado |
|
|
|
Verkita de Mato Špekuljak |
26/04/2014 |
Proksimiĝas somero kaj la kerna aranĝo de MASI-E@I – la unua en Rusio Somera Esperanta Studado (SES-Rusio, 17-25.08, Solneĉnogorsk). La aranĝo pasos en ripozejo 60 km de Moskvo, kun lago kaj arbaroj. Ĝi promesas esti tre riĉenhava, interesa kaj amuza. Jam pretas forta teamo de elstaraj instruistoj por ĉiuj lingvoniveloj: de A ĝis C, okazos ankaŭ kurso pri la rusa lingvo kaj kurso por tradukistoj gvid’de Mikaelo Bronŝtejn. Venos koncerti JoMo kaj Gijom, estos riĉa nacia koncerto kaj multaj aliaj, ankaŭ primovada, distra kaj sporta programoj. Sed plej specifaj programeroj estos la Tuttaga ekskurso al Sergiev Posad, gvidata de esperantisto pastro-monaĥo Tavrion, kaj duontagaj ekskursoj al Klin (domo-muzeo de la fama komponisto Pjotr Ĉajkovskij), Ŝaĥmatovo (bieno de la misrera poeto Aleksandr Blok) kaj Istra (la monakejo Nova Jerusalemo). Dezirantojn atendas ankaŭ la tri antaŭSESaj Moskvaj Tagoj kun riĉega ekskursa programo.
Pliaj informoj troveblas en la paĝo: http://www.ruskijezik.info/esperanto/index.php?option=com_content&view=article&id=105:-la-unua-en-rusio-somera-esperanto-studado&catid=54:esperanto-aranoj-en-rusio&Itemid=49
|