BONDEZIROJN AL PROFESORO NIKOLA TURK |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
31/03/2014 |
Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) bondeziras sian membron, profesoron NIKOLA TURK el Zagrebo, kiu la 29-an de marto 2014 fariĝis 85-jara!
Li naskiĝis en1929 en Slunj. Dum la tuta vivo li estis tre aktiva en diversaj kampoj, sed ĉefe en kulturo (aktoro, pentristo), sporto (atletiko) kaj filatelo. Pri sia tre eventoriĉa vivo, pasintjare li publikigis la 4-voluman kroatlingvan verkon “Tri koščice - kvarat mesa”, sub la eldonmarko de UZE. Nun li estas la plej aĝa membro de nia Unuiĝo.
|