“AZIA PALETRO” PREZENTITA EN ZAGREBO |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
06/02/2014 |
Post prezento en Bjelovar, Sisak kaj Kroatia ekonomia ĉambro - Zagreba ĉambro, la ekspozicio “Azia paletro” de pentristo-esperantisto Ho Song el Koreujo, la 4-an de februaro estis malfermita ankaŭ en la Kulturcentro Travno, en la samnoma zagreba kvartalo. La gastadon de “Azia paletro” en Kroatio organizis Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, klopodante pliprofundigi kulturajn ligojn inter Kroatio kaj Koreujo, la du malproksimaj landoj, kaj dezirante al la kroataj artŝatantoj prezenti la pentraĵojn de konata korea esperantisto. La malfermon de la ekspozicio per sia ĉeesto honorigis ankaŭ la Ambasado de Respubliko Koreujo en Zagrebo, respektive ĝia administra oficisto fraŭlino Junghyun Park kun sia kolego. La ekspozicion, kiu estos vizitebla ĝis la fino de februaro, pretigis s-ino Jadranka Krajina, kaj pri la informmaterialoj zorgis Ivan Špoljarec.
|