Verkita de Radenko Milošević |
22/05/2013 |
Prof. Josip Štajcar, la membro de UZE, forpasis en Petrinja la 16-an de majo 2013.
Kiam mi konatiĝis kun la forpasinta amiko Joža? En la jaro 1970 ni kune soldatservis kiel flegistoj en la tiama kazerno en Našice, la urbo de la kroata komponistino Dora Pejačević. La porflegista kurso daŭris preskaŭ duonjaron, sed ni trovadis tempon por kuntrinki kaj babili ankaŭ eksterkazerne. Kaj ne nur tion! Ni kunlaboris en la tiamaj armeaj gazetoj kaj preparadis ĉiusemajnan radioelsendon por la soldatoj. La krono de nia amikumado estis la decido kun multaj aliaj soldatoj lerni Esperanton. Mi estis la kursgvidanto laŭ la lernolibro de Dušan Maruzzi. Por la gazeto de zagreba armea distrikto li verkis la artikon titolitan “Esperanto en la kazerno”.
Kiel profesoro pri matematiko kaj fiziko, li estis tre bone akceptita ne nur inter la kolegoj, sed ankaŭ inter gelernantoj en Petrinja. Lia kono de fizikaj eventoj, speciale ĉar li estis samurbano de la kroata naturciencisto kaj astronomo Oton Kučera, estis fame konata. Priskribi la urbon Petrinja kaj la militan tempon dum kiu li estis rifuĝinto, kaj mencii la problemojn post la reveno en la urbon, estus tre interese, sed pri la milito li evitadis paroli. Post la reveno li trovis sian domon komplete detruitan!
Niaj vivoj interplektiĝis ankaŭ en la jaroj 1994-1995. Tiam Josip kun sia tuta familio estis forpelita el sia naskiĝurbo Petrinja far’ la serbaj agresintoj. Hazarde li fariĝis profesor pri matematiko por mia filino Ivana en la Bazalernejo “Pantovčak” en Zagrebo. Nia renkontiĝo estis tre kortuŝa kaj multaj bildoj el la armeo vekiĝis en niaj rememoroj
Li estis kunfondinto kaj membro de Esperanto-societo el Petrinja kaj samtempe membro de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj.
Josip partoprenis esperantistajn boatadojn sur la rivero Kupa en la jaroj 2011 kaj 2012. Li membris en la Kroata montgrimpa societo “Zrin” en Petrinja.
|