Boriša Milićević, konata serbia esperantisto, forpasis en Novi Sad la 2-an de februaro 2013.
Boriša Milićević naskiĝis la 14-an de oktobro 1931 ĉe Kuršumlija (Serbio). Li diplomitiĝis ĉe la Filologia fakultato en Beogrado. Li parolis kaj skribis en 8 (ok) fremdaj lingvoj kaj estas oficiala (ĵurinta) tradukanto de kvar fremdaj lingvoj (franca, germana, hispana kaj portugala).
Oficis en Rača, Niš, Novi Sad. La oficperiodon finis kiel konsilisto pri bankrilatoj kun eksterlando en Deviza Sektoro de Privredna banka, Novi Sad. Pensiulo ekde la 1-a de decembro 1997.
Li fariĝis esperantisto kiel studento en 1953 en Beograd. Kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo en Beograd. Plenumadis diversajn gravajn funkciojn en Esperanto-societoj, Vojvodina Esperanto-Ligo, Serbia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo.
Estis ĝenerala sekretario de TEJO-Kunvenoj (1955-1956), kaj trifoje JEL-delegito (1977-1979, 1983-1986, 1992) en UEA-Komitato, Rotterdam. Laste li estis delegito de UEA por urbo Novi Sad.
Ekde 1984 li plenumas volontule la funkcion de direktoro de Esperanto-Instituto de SEL. Li posedis C-diplomon (profesoro de Esperanto). Dum jaroj gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn, estis ĵuriano de la revuo "Voĉo", Borovo en l976, kaj de Esperanto-societode Malto por aprezo de E-tradukoj de la poemoj de Maltaj poetoj en 1989.
Kunlaboris en diversaj gazetoj ekde 1954 ĝis nun. Dum jaroj li okupiĝis pri tradukado al Esperanto kaj el Esperanto. Redaktis 4 Esperanto-kolektojn/antologiojn de Serbio, Makedonio, Kroatio, kaj Bosnio kaj Hercegovino.
Menciita laŭ la tradukaĵoj en la monda (enciklopedia) publikaĵo “Esperanto en Perspektivo” (UEA/Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo, Londono-Rotterdam, 1974).
Dum jaroj li okupiĝis pri bibliografio de Esperanto-eldonaĵoj en Jugoslavio, Serbio, Kroatio, Respubliko Serba (BkH) kaj Makedonio. Lia Propra bi(bli)ografio estas aperigita libroforme en Banja Luka en 2008.
Distingita per Medalo de Laboro fare de Prezidento de Respubliko, Ordeno por meritoj en Esperanto-movado fare de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Gajnis Oran Insignon de Serbia Kultur-kleriga Komunumo kaj Plakedon de Serbia Unuiĝo de sciencaj kaj fakaj tradukistoj, kaj aliajn rekonojn. Oficiale, aŭ koncerne Esperanton, aŭ private, li vizitis 18 landojn de Eŭropo (14), Afriko (2), Ameriko (1) kaj Azio (1).
Fonto: edukado.net
|
Komentarioj
la plej sincerajn kondolencojn,je mia propra nomo kaj kiel vicprezidanto de Kroatia esperanto-ligo, jene:
Ne pasis nur esperantisto, sed ankaŭ amiko kaj la plej elkore – homo!
Ni du estis ne nur esperantistoj kaj amikoj, sed ankaŭ kunlaborintoj. Post kiam mi invis lin, ke li kunlaboru en la unua tiaspeca katologo de libroekspozicio de esperanto literaturo en Kroatio, okaze al la 7-a kongreso de kroatiaj esperantistoj en la jaro 2005, li prete akceptis tion. Li preparis kaj sendis e-poŝte sub sia nomo parton laŭ la nomo: “Esperanto-bibliografio en Jugoslavio”,kiu entenis, laŭ lia teksto, “kroatiajn poemojn post la 1987 ĝis la eksiĝo de iama Jugoslavio”.
Ni esperantistoj devus pripensi, kiel omaĝi al Boriša.
Boriša vivos por ni ĉiuj esperantistoj - eterne.
Eternan gloron al nia kara Boriša, kaj al liaj familianoj profundan kondolencon!
RSS kanalo por komentarioj al ĉi artikolo