Apelacia konsilio de la Internacia Punkortumo por eksa Jugoslavio en Hago (Nederlando), la 16-an de novembro aliigis la verdikton al la kroataj generaloj Ante Gotovina kaj Mladen Markač, kiuj en la unuagrada verdikto estis juĝitaj je 24-, respektive 18-jara prizono.
La Kortumo en aprilo 2011 konkludis, ke la generaloj kulpas pro partopreno en “komuna krimentrepreno”, pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ humaneco, faritaj dum la kroata armea-polica militoperaco “Oluja” (Ŝtormo), kiu okazis en aŭgusto 1995. La Kortumo en 2011 proklamis ilin kulpaj laŭ la komanda respondeco pro persekutoj, depotrado, rabado, detruado, murdado, nehumanaj agoj kaj kruela traktado de civiluloj en la iama memproklamita serba aŭtonoma regiono Krajina.
La verdiko de la Kortumo de la 16-a de novembro 2012 renversis la verdikton el aprilo 2011 kaj akceptis liberigan verdikton por ambaŭ generaloj, kiuj forlasis la prizonon en Scheveningen. Ilia lukto daŭris 7 jarojn, kaj en Kroatio la fina verdikto estis aklamacie akceptita. La liberiga verdikto havas grandan nacian signifon, ĉar la Kortumo renversis la tezon de akuzantoj, ke la liberiga milito de kroatoj estis “komuna krimentrepreno”.
Foto el: http://www.dalmacijanews.com
|