Oklingva medicina vortaro preparata |
|
|
|
Verkita de Jozo Marević |
13/11/2012 |
Prof. d-ro sci. Jozo Marević el Velika Gorica, specialisto pri la latina leksikografio, gvidas grupon de fakuloj kiuj realigas la projekton de “Oklingva enciklopedia medicina vortaro”.
Krom la latina kiel la ĉefa lingvo, la vortaro enhavos difinojn en la lingvoj angla, franca, germana, hispana, itala, krota kaj Esperanto. Ĉar la medicina terminologio estas plejparte grekdevena, en la vortaro oni okipiĝos ankaŭ pri la greka kaj latina etimologioj de unuopaj vortoj. S-ro Marević invitas esperantistojn, medicinajn fakulojn, aliĝi al la teamo de kunlaborantoj. Bezonatas fakuloj-kunlaborantoj pri medicina terminologio en unuopaj lingvoj, diverslingvaj redaktoroj kaj korektistoj.
La vortaro ĝis nun inkluzivis komplete la literojn A-P, kaj parte aliajn literojn, respektive estas finfaritaj preskaŭ tri kvaronoj de la planita laboro. La vortaro enhavos minimume 25.000 lemojn.
Se vi pretas kunlabori, bonvolu skribi al:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|