Kie okazos la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj? |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
29/10/2012 |
En la solena programo de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj okazinta en Koprivnica en junio 2012, Nataša Dorosulić, la prezidantino de Esperanto-societo Sisak proponis, ke la 11-a kongreso okazu en du urboj: Sisak kaj Petrinja. Tiun proponon la societaj reprezentantoj ripetis dum la 12-a kunsido de la Estraro de Kroata Esperanto-Ligo, kaj sendis intencleterojn al la Departemento Sisak-Moslavina kaj al urboj Sisak, Petrinja kaj Hrvatska Kostajnica, por ricevi ilian subtenon kaj financan helpon por la kongreso. Respondojn ili ricevis de la urbestro de Hrvatska Kostajnica, s-ro Tomislav Paunović, kaj de s-ino Izabela Žilić, estrino de Fako por sociaj aktivecoj de Urbo Petrinja. Ambaŭ respondoj estis negativaj, pro la kriza financa situacio en Kroatio kaj en lokaj administracioj. Kvankam respondoj de Urbo Sisak kaj de Departemento Sisak-Moslavina ankoraŭ ne venis, pri tiu temo diskutis la estraro de Esperanto-societo Sisak en sia urĝe kunvokita kunveno la 25-an de oktobro, kaj decidis retiri sian kongresan kandidatiĝon, pri kio ili informis Kroatan Esperanto-Ligon.
En la 12-a kunsido de la Estraro de KEL estis menciita Popola universitato el Umag kiel alia kandidato por organizi la 11-an kongreson, sed ĝis nun oni havas nenian konkretan dokumenton pri kandidatiĝo aŭ financajn garantiojn, kaj sekve ne eblas scii ĉu tiu propono realiĝos. Kie kongresos (kaj ĉu entute kongresos) kroataj esperantistoj en 2013, ankoraŭ restas nerespondebla demando, sed post du sinsekvaj sukcesaj kongresoj (Bjelovar kaj Koprivnica), estus vera domaĝo se okazus senkongresa(j) jaro(j).
|