Okazis 5-a kongreso de serbiaj esperantistoj |
|
|
|
Verkita de Adem Jakupović |
02/10/2012 |
La 5-a kongreso de serbiaj esperantistoj okazis de la 31-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro en Beogrado en la ejo, en kiu kutime kunvenas Esperanto-societo “Nova sento”. Partoprenis nur kvardeko da esperantistoj el Serbio kaj unu samideano el Bruselo.
La ĉefa temo de la kongreso estis centjariĝo de naskiĝo de Tibor Sekelj. Diversajn referaĵojn pri lia vivo kaj agado por Esperanto verkis ĉefe membroj de novfondita E-societo „Nova sento“. Ĉiuj referaĵoj estas publikigitaj en la kongresa numero de „Beograda verda stelo“.
Kadre de la kongreso oni iniciatis refondon de Serbia Esperanto-Ligo, kiu ne sukcesis reregistriĝi laŭ la nova leĝo kaj jam pli ol unu jaron ĝi leĝe ne ekzistas. Oficiale la fondkunveno okazis la 20-an de septembro. Oni elektis la estontan estraron (“estontan”, ĉar la ligo ankoraŭ ne estas registrita): prezidanton (Adem Jakupović), vicprezidanton (Radojica Petrović) kaj ankoraŭ tri membrojn de la estraro (Tereza Kapista, Nedeljka Ložajić kaj Ana Pigl). Estis elektita ankaŭ la kontrolkomitato (tri membroj: Miodrag Stojanović, Dragica Milanović kaj Velibor Simović).
Dum la kongreso oni ĝuis ankaŭ perŝipan trarigardon de Beogrado kaj du komunajn vespermanĝojn. Malgraŭ malmultnombra partoprenantaro, oni povas konstati, ke la kongreso tute sukcesis.
|