ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” n-ro 1(12) |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
04/08/2012 |
“Zagreba Esperantisto” estas gazeto de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE). Ĝi komencis aperi en la jaro 2007, sed la regula aperritmo interrompiĝis pro eknomiaj kaŭzoj post aprilo 2009. Instigitaj de niaj legantoj kaj abonantoj, ni tamen decidis renovigi la gazeton, sed ni ne povas garantii la regulan aperadon. Se vi ne ricevas paperan ekzempleron, vi povas peti pdf-an eldonon ĉe nia adreso:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
En la numero 1(12) vi povas legi pri:
- Resumo (redaktoro enkonduko)
- La lasta ne estas la lasta (en kiu la redakcio klarigas la kaŭzojn pro kiuj ZE ne aperadis)
- Redakcia kompilo: Kelkaj brilaj momentoj de UZE (raporto pri la laboro dum 2009)
- Davor Grgat: Frontpaĝe (teksto pri francaj biciklantoj)
- Radenko Milošević: Centjara jubileo de la kroatia aeronaŭtiko (raporto pri la memorfesto)
- Bardhyl Selimi: Pelazgoj - la prapopolo
- Ĉu la 9-a landa kongreso en 2011 en Bjelovar?
- Redakcia kompilo: Kroatoj premiitaj en Havano 2010
- Muhammad Mahbubul Huq: Novjartaga festo en Bangladeŝo
- Nikola Turk: Hazarda renkonto kaj la unua ekspozicio de Esperanto-poŝtmarkoj en Kroatio
- Radenko Milošević: La unua memstara ekspozicio de Nikola Turk
- Smail Grbo: Mi la muzeon, la muzeo min (pri la privata Esperanto-kolekto en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino)
- Mihaela Cik: Amuziĝu kun Damoru (recenzo pri la hinda porinfana libro)
- Radenko Milošević: Internacia agnosko de la kroata lingvo - memstareco lau bibliografiaj kaj ISO-normoj
- Radenko Milošević: Pasis kvaronjarcento post la forpaso de Franjo Vokoun
- Christophe Chazarein: En rifuĝintejo lime de Eŭropa Unio (pri la sorto de rifuĝintaj esperantistoj, helpitaj de samideanoj)
- Krunoslav Puškar: Somera kurso de Esperanto en Križevci
- Dokumenta Esperanto-Centro fondita post multaj klopodoj
- Redakcia kompilo: Post kvinjara paŭzo kroataj esperantistoj denove kongresis (raporto pri la 8-a kongreso okazinta en Velika Gorica)
- Radenko Milošević: Tratempa vojaĝo: kvin jarojn reen al la sepa kongreso de kroataj esperantistoj (rememoroj pri la landa kognreso en Zabok, okazinta antaŭ kvin jaroj).
- Jozo Marević: Unesko dediĉis la jaron 2010 al kroataj humansitoj
- Małgosia Komarnicka: Homa fiero (rakonto) |