|
Nevidantaj esperantistoj en la Ministerio pri kulturo |
|
|
|
Verkita de Spomenka Štimec |
18/10/2012 |
Profesoro Berislav Šipuš, anstataŭanto de ministrino pri kulturo de Respubliko Kroatio, Andrea Zlatar Violić, la 16-an de oktobro posttagmeze akceptis s-ron Antun Kovač, prezidanton de Kroata Unuiĝo de Nevidantaj Esperantistoj (KUNE) kun Spomenka Štimec, sekretario de Kroata Esperanto-Ligo. Estis traktita peto de KUNE helpi al la asocio plue vivteni sian oficejon en Draškovićeva 80 kaj petita helpo por plua vivteno de la surbendigita revuo "La Sona Tempo", kiun KUNE eldonis en 30 numeroj ĝis la jaro 2012 per helpo de surbendigejo de Blindula Biblioteko.
|
|
Verkita de Vjekoslav Morankić |
11/10/2012 |
La 28-an de septembro 2012, antaŭ la memortabulo (ZEO) starigita en la ĉefa strato de Rijeka (ĉe la adreso Korzo 18), membroj de Esperanto-societo Rijeka solenis la 105-an datrevenon de la fondiĝo de "Adriatika Ligo Esperantista", la unua Esperanto-societo en Kroatio. Sur la foto farita de Mario Zaccaria staras de maldekste la societanoj Vjekoslav Morankić, Luka Kik, Adela Franelić, Nataša Batistić (aktuala societa prezidantino), Boris Di Costanzo kaj Nikola Vuković.
|
|
Zamenhofa tago 2012 festota en Bjelovar |
|
|
|
Verkita de Franjo Forjan |
07/10/2012 |
Laŭ la decido de la Estraro de Bjelovara Esperantista Societo, konfirmita en la kunsido okazinta la 5-an de oktobro 2012, la regiona festado de Zamenhofa tago 2012 okazos en Bjelovar. Kunaranĝantoj estas Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo "Estonteco" el Križevci. Bonvenaj estas esperantistoj ankaŭ el aliaj kroatiaj societoj, kiuj estas petataj proponi ankaŭ siajn programerojn por la festa programo. Eksterlandaj esperantistoj troviĝantaj decembre en Kroatio, ĝojigos nin per sia vizito! Pliaj detaloj ĉe:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
|
Foiro de asocioj en Karlovac |
|
|
|
Verkita de Sanja Damjanić |
02/10/2012 |
Inter la 28-a kaj la 30-a de septembro 2012 en Karlovac okazis la tradicia, 4-a Foiro de asocioj (kroatlingve konata per sia mallongigo SUK 2012). La Foiron organizis Urbo Karlovac, kaj la plenumorganizanto estis Asocio Carpe Diem. Krom la Urbo mem, la Foiron finance subtenis pluraj firmaoj kaj institucioj.
La Foiro celas diskonigi la laboron de multnombraj civitanaj asocioj funkciantaj en la urbo, el kiuj al la ĉi-jara Foiro aliĝis sesdeko da ili. Publika prezento de ilia funkciado kaj varbado por siaj aktivecoj kaj membiĝo, celis ankaŭ al ekstera publiko montri la atingojn de civila socio en la urbo.
La ĉefa foira tago estis sabato, la 29-an de septembro, dum kiu ekde la 9h00 matene, en la ĉefa urba promenejo (Promenejo de d-ro Franjo Tuđman) lokiĝis multaj standoj. En la Foiro jam kutime partoprenas ankaŭ Udruga za esperanto “Viktor Mihovilić” el Karlovac, kies prezidantino Sanja Damjanić deĵoris ĉe la stando.
|
|
Refondita Esperanto-societo “La Espero” en Kutina |
|
|
|
Verkita de Srećko Radulović |
28/09/2012 |
La 27-an de septembro 2012 en Kutina estis refondita Esperanto-societo “La Espero”. La refondan kunvenon, kiu okazis en la loka Kulturcentro, partoprenis 8 personoj. Akceptitaj estis la statuto kaj la laborprogramo por 2013, kaj elektita la estraro. Por prezidanto de la societo estis elektita Milan Perić, por vicprezidanto Mirjana Varat, por sekretario Nikolina Pejda-Starčić, kaj la ceteraj membroj de la Adminsitra komitato estas Goran Lakotić kaj Krešimir Rastovac.
La fondinto de la origina societo “La Espero”, kies tradiciojn daŭrigos la aktuale refondita societo, estis Milan Rastovac, en la refonda kunveno honorigita per titolo de honora societano. La ĉeestitojn salutis Nataša Dorosulić, la prezidantino de Esperanto-societo “Sisak”, kiu iniciatis la renovigon de la societo en Kutina. Ĉi-okaze ŝi transdonis al la novelektita prezidanto Milan Perić la monsubtenon de 500 kunaoj, por kovro de administraj kostoj pagendaj en la proceso de registrado.
|
|
La 10-a renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
21/09/2012 |
En la bieno de Spomenka Štimec en Hrašćina, la 15-an de septembro okazis la dekan fojon la Renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj. La ĉi-jara temo estis “Cent jaroj de Tibor Sekelj (1912-2012).
|
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Posta > Fino >>
|
Rezultoj 39 - 57 de 109 |